Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revo pri futbalo de knabinoj apud Fenghuang-monto
2022-12-29

Post vespermanĝo, 11-jara Lü Juan en sia futbala vestaĵo komencis kolektigi siajn samteamanojn kaj kune ili spektis la matĉojn de la futbala mondpokalo en plurmediata klasĉambro. Lü estas la estro de la virina futbala teamo de hualan-a lernejo en Hualan-urbeto, Fangchenggang-urbo en Guangxi, suda Ĉinio. 


La teamo dum trejnado


Laǔ Li Qiang, instruisto pri sporto kaj trejnisto de la teamo, la futbala mondpokalo, okazanta en ĉiu kvara jaro, estas bona ŝanco por kulturi intereson de teamanoj pri futbalo. Ĉar tiuj knabinoj vere ŝatas la programon, do la lernejo de tempo al tempo okazigas spektadon.  


La teamo estis starigita de Li Qiang en 2015, kiam li respondecis pri okazigo de sportaj kaj prezentadaj programoj. Pri la kialo de la starigo de la teamo, li diris jenan rakonton. Tiam lernantoj, kiuj partoprenis en la prezentadoj, havis ŝancon viziti la gubernian centron. Iutage iu knabino diris al li, ke ŝi neniam vizitis la gubernian centron kaj ankaǔ ŝi volis havi tiun ŝancon.


"Ŝiaj vortoj pensigis min. Mi ekkonsciis, ke tiuj infanoj sopiras vojaĝi ekster la vilaĝo kaj konatiĝi kun pli vasta mondo", diris Li Qiang. Tamen li havis malmultajn sciojn pri muziko aǔ danco, do post longdaǔra pensado, li decidis realigi la revon de la infanoj per partopreno en futbalaj konkursoj.


Komence de la starigo de la teamo, ili renkontis multajn malfacilaĵojn. Sen trejnejo, ili ludis sur tiu por ludo de basketbalo. Sen futbalaj vestaĵoj kaj ŝuoj, ili trejnis nudpiede aŭ en ordinaraj ŝuoj. Ĝis nun, ili faras ĉiutagan trejnadon sur malmola grundo.  


Fangchenggang-a Virina Futbala Teamo okupis la duan lokon en la Guangxi-a Junula Futbala Ĉampioneco 2020.


Kvankam ili trejnis per simplaj ekipaĵoj kaj por mallonga tempodaǔro, je nur unu horo ĉiutage, tamen ili rapide progresis. Ekde 2017, ili fariĝis ĉampionoj por sinsekvaj kvar jaroj en la urbonivela futbala konkurso por lernantoj. En 2020, la teamo de fangchenggang-a urbo, estigita surbaze de tiu ĉi teamo, gajnis la duan lokon en la provincnivela junulara futbala ĉampioneco.


"Nun ĉiuj 20 membroj de la teamo estas elementlernejanoj, la plej juna aĝas 7 jarojn kaj la plej aĝa 12 jarojn," diris Li Qiang. Junaj ili estas, tamen ili neniam ĉesigas trejnadon pro laco aǔ somera varmego.


Lü Juan partoprenis en la teamo pro sia pliaĝa fratino Lü Xinxin, kiu estas la antaǔa estro de la teamo kaj nun lernas en mezlernejo en gubernia centro. "Mi ofte spektis ŝian trejnadon kaj multe aǔdis de ŝi interesajn aferojn pri la teamo. Tial mi interesiĝis pri la sporto," diris Lü Juan.


Jaron post jaro, multaj knabinoj lernis futbalon en la lernejo. Lü Cuiying, onklino de Lü Juan, estas iama estro de la virina futbala teamo de la lernejo. 


Laǔ Li Qiang, Lü Cuiying estis la plej elstara membro de la teamo. Ŝi daǔrigas ludi futbalon en supera mezlernejo kaj fariĝis lernanto de Jiaying-a Instituto pro lerteco en futbalo.


Membroj de la teamo dum trejnado


La teamo altiras multajn atentojn. Ĉiujare, estas kompanioj, kiuj volas sponsori la teamon. Nuntempe, ili jam havas sufiĉan provizon de futbaloj, ŝuoj kaj vestaĵoj, kio multe altigas la efikecon de ilia trejnado.  


"Post kelkaj monatoj, la nova futbalejo estos finkonstruata kaj tiam tiuj knabinoj havos vestejon kaj ekipaĵejon," diris Wang Zhenbao, estro de la lernejo. Pasintjare, ili donis pluan subtenon al la teamo kaj postuloj de la teamo estas unue prizorgitaj. Kaj estontece li faros futbalon kiel unu el la avantaĝaj subjektoj de la lernejo.


"Mia deziro ne estas trejni ilin kiel profesian futbaliston. Anstataǔe, mi preferas, ke ili ĝuu la ĝojon de la sporto kaj daǔrigu ilian lernadon en supera mezlernejo kaj universitato kun helpo de futbalo," diris Li Qiang. Kun pliboniĝo de ekipaĵoj, li kredas, ke tiuj knabinoj havos brilan futuron.



Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio