Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio plu estos forta motoro por reprospero de monda ekonomio -- Eksterlandaj institucioj kaj fakuloj tenas optimismajn opiniojn
2022-12-27


La Konferenco pri Centra Ekonomia Laboro okazis en Pekino en la 15-a kaj la 16-a de decembro. La kunveno klarigis la ĝeneralajn postulojn kaj politikan direkton de la ekonomia laboro de Ĉinio por la venonta jaro, kaj fiksis la vojon por venontjara ekonomia laboro. Eksterlandaj institucioj kaj fakuloj diris, ke la ekonomio de Ĉinio estas rezistema kaj havas grandan potencialon kaj viglecon. La efikoj de diversaj politikoj daŭre montriĝos kaj la ekonomio antaŭvide reboniĝos venontjare. Ĉinio plu estos forta motoro por la reprospero de la monda ekonomio.


La kompanio United Bank of Switzerland klarigis en sia raporto, ke multaj translandaj kompanioj plimultigas produktadon kaj investadon en Ĉinio. Datumoj montras, ke en la komencaj 10 monatoj de 2022, fremda investo en Ĉinio pliiĝis je 17.4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, atinginte 168.34 miliardojn da usonaj dolaroj.


La germana grupo Volkswagen estas unu el la grandaj investantoj en Ĉinio. Lastatempe ĝi anoncis, ke eble la investo atingos 3 miliardoj da usonaj dolaroj por du novaj kompanioj en Ĉinio.


Georgieva, administra direktoro de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke Ĉinio havas sufiĉe da financa spaco por akceli la ekonomion kaj respondi al malaltiga premo. Samtempe la lando alprenas pli precizajn politikojn pri preventado kaj regado de la epidemio por bremsi interrompojn de provizoĉenoj kaj ekonomi-kreskan malrapidiĝon.


"Ĉinio estas grava ekonomia kaj komerca partnero de ĉiuj landoj kaj entreprenoj," diris Jan Knerich, lektoro pri ĉina ekonomio ĉe la Ĉina Instituto de la altlernejo King's College London, "diversaj entreprenoj de Ĉinio kaj ĝia ekonomia disvolviĝo sendube ludas gravan rolon por la monda ekonomio."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio