Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Konferenco de Centra Ekonomia Laboro okazis en Pekino
2022-12-19

La Konferenco de Centra Ekonomia Laboro okazis en Pekino en la 15-a kaj 16-a de decembro. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. 


Xi rerigardis la ekonomian laboron de Ĉinio en 2022, analizis la nunan ekonomian situacion kaj aranĝis venontjaran ekonomian laboron.


La kunveno emfazis, ke la ekonomia laboro de la lando en 2023 devas plene efektivigi la spiriton de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj firme antaŭenigi la ĉinstilan modernigon. La kunveno emfazis la bezonon akceli la konstruadon de nova disvolva ŝablono por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, kaj ankaŭ pli bonan kunordigon inter la prevento kaj regado de la pandemio de KOVIM-19 kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo. La laboro de stabiligo de kresko, dungado kaj prezoj estu emfazita, por efike gardi kaj solvi gravajn riskojn kaj antaŭenigi la ĝeneralan ekonomian plibonigon.


La kunveno deklaris, ke Ĉinio serĉos progreson konservante stabilecon venontjare, alvokante daŭrajn klopodojn por efektivigi iniciateman financan politikon kaj stabilan monpolitikon, intensigos la reguligon kaj kontrolon de makropolitiko, plifortigos kunordigon kaj kunlaboron de ĉiaj politikoj, por formi sinergion por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

image.png


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio