Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝo en Berno okaze de Zamenhof-tago
2022-12-16

Je la 11-a horo de la 11a de decembro en bela salono de la Restoracio Vapiano (okcidente de la ĉefstacidomo de Berno), lokaj gastoj de Berna Esperanto-Klubo kaj sinjorino Mirejo Grosjean kunvokis estraron de la Svisa Esperanto-Societo. Entute 13 esperantistoj solenis pro la Zamenhof-tago.


图片

kunveno en la salono de la Restoracio Vapiano


Unue, sinjoro Ueli Haenni rakontis la historion de la Berna Esperanto-Klubo.


Historio de Berna Esperanto-Klubo


Okazis trifoje UK en la urbo Berno. En somero 1913, okazis la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en la berna konstruaĵo CASINO. D-ro L. L. Zamenhof partoprenis en la kongreso. Okazis multaj fak-kunsidoj. Antaŭ la svisa federacia palaco oni kantis la svisan nacian himnon tradukitan al Esperanto. En teatra vespero sursceniĝis "la Patreco" de sinjorino Mathilde Wolf kaj "Ginevra" de sinjoro Edmond Privat.


Okazis muzika kaj oratora vesperoj sub la prezido de Jean Wenger, granda koncerto, kongresa balo, kaj ankaŭ festo sur la monto Gurten. Okazis tri diservoj por protestantoj, katolikoj kaj hebreoj. La tuttaga ekskurso okazis en supra montaro de Berno.


图片

antaŭ kongresejo de trifojaj UK-oj


Ankaŭ en 1939 kaj 1947 samloke okazis UK-oj.


D-ro Zamenhof, mi volas diri al vi


Poste ĉiuj partoprenantoj sin prezentis pri Esperanto en sia vivo.


图片

babilantaj partoprenantoj en kongresejo


Sinjorino Kische lernas Esperanton per interreto. La ĉi-foja renkontiĝo estis ŝia unuafoja vidalvida parolo. La interbabila etoso kortuŝis ŝin.


Sinjoro Dieter Rooke enkondukis la Esperanto-aktivadojn, en kiuj li partoprenis:


En 2022 kolektiĝis plurfoje Ueli Haenni, Liu Jun, Dieter Rooke, Adrian Tanner kaj Paul Frank en lia loĝejo en Kramgasse, Berno. Unufoje la kunveno okazis en la domo de Liu Jun en Faulensee, kun ĉina bufedo. Lastafoje ni renkontiĝis en Ostermundigen en la loĝejo de Adrian.


Dufoje la svisa Esperanto-ĥoro ekzercis en Berno sub gvido de Elisabeth de Mestral kaj Verena Chaves-Walder.


La svisa Esperanto-ĥoro faris koncerton en Le Brenets maje, kun partopreno de Jun, Ueli kaj mi.


Dum ĝenerala asembleo de SES en Koiro 2022, sinjorino Liu Jun anoncis la refondiĝon de Esperanto-Klubo Berno.


En UK de Montrealo mi prelegis pri IKEK komunistoj kaj gvidis kunvenon de parkera kantado de nia himno -- la Espero.


Mi estis filme intervjuata de teamo Esku pri Esperanto-kulturo.


En septembro mi partoprenis la kant-festivalon por paco en Tolosa, Euskio. La internacian ĥoron gvidis Zdravka Bojcheva.


La ĥoro en Berno "Linksdrall" ekzercis E-version de la eŭropa himno Broccatelli.


E-NKL estas lego-rondo en Ĉinio, mi regule kontribuas voĉlegante librojn.


Mi verkis artikolojn por Sennaciulo recenzon pri romano de M. Bronshtejn: Mi stelojn jungis al revado.


Plurfoje mi helpis la bibliotekon de CDELI - en kelo kun movŝrankaro necesis katalogi librojn. En CDELI mi ankaŭ partoprenis studsabaton kaj en novembro Jun kaj mi ĉeestis la adiaŭan ceremonion omaĝe al sinjoro Claude Gacond.


Dum virtuala nova epoko mi vigle partoprenis en VK de 2020, 2021, 2022 kaj SAT-kongresoj.


Vizito de la iama UK-kongresejo en Berno


图片

la Salono Zamenhof kiu estas kongresejo de UK en 1913, 1939, 1947


Posttagmeze ni grupe promenis al Casino Berno, kaj ankaŭ d-ro Zamenhof iam vizitis la publikan salonon. Ni sekvis liajn spuron kaj spiriton kaj babilante ĝuis nian lingvo-etoson.


Raporto kaj fotoj de Liu Jun



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio