Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekino rekomencis grupajn vojaĝojn, flugajn kaj hotelajn servojn
2022-12-16

La 13-an de decembro, la Pekina Municipa Administracio pri Kulturo kaj Turismo diris, ke rekomenciĝis grupaj vojaĝoj en kaj ekster Pekino kaj flugaj kaj hotelaj servoj de vojaĝagentejoj kaj enretaj kompanioj.


La administracio ordonis preni rimedojn rilatajn al KOVIM-19. Korpaj temperaturoj de turistoj, turismaj gvidistoj kaj ŝoforoj devas esti kontrolitaj antaŭ la vojaĝo. Turismaj gvidistoj devas esti vakcinitaj kaj ilia sankodo devas esti kontrolita antaŭ laboro.


Tiuj kun eksternormaj temperaturoj ne rajtas aliĝi al la vojaĝo, kaj turistoj devas porti maskojn ĉiam dum veturo per turisma buso aŭ aliaj transportiloj.


La administracio diris, ke leĝplenumaj departementoj de kulturaj merkatoj kaj kulturaj kaj turismaj departementoj sur urbaj kaj distriktaj niveloj devas plialtigi superrigardon kaj punon al kontraŭleĝaj komercaj agoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan

(el ĈRI)



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio