Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi malsaniĝis je KOVIM-19!
2022-12-16

Ekde la komenco de la jaro mi ofte aŭdis, ke la postpandemia renormaliĝo de ĉiutaga vivo en Ĉinio estus same rapida kiel la efektivigo de kontraŭepidemiaj rimedoj en 2020. Homoj delonge loĝantaj en Ĉinio estas alkutimiĝintaj al la rapidaj ŝanĝiĝoj de la lando kaj tute ne surpriziĝas pri tio.


WeChat Image_20221216114428.jpg


De 2020 ĝis la komenco de ĉi tiu jaro, la ĉina politiko dinamika nul-KOVIM-19 estis nepridubinda sukceso, pruvata de la malalta nombro da infektoj kaj mortoj. En ajna ĉina urbo, post ekapero de novaj kazoj tuj venis kazspurado kaj amastestado por rapide mapi, kiel la viruso alvenis en la urbon kaj kiel ĝi disvastiĝas, kaj surbaze de ĉi tiuj informoj estis pli facile bremsi la infektadon kaj nuligi la nombron de novaj kazoj.


Rezulte de tiu politiko, post la unuaj monatoj de la pandemio, la vivo en Ĉinio atingis situacion de relativa normaleco eĉ antaŭ ol ekapero de vakcinoj. Ĉi tiu rapida reveno al normaleco klarigas la rapidan ekonomian resaniĝon de la lando dum la pandemio. Ankoraŭ en 2020, dum homoj eksterlande estis maltrankvile atendantaj la vakcinon, mi jam povis libere vojaĝi tra Ĉinio. En decembro de tiu jaro mi vizitis la municipon Chongqing, kie mi atestis la viglecon de la ĉina industrio meze de la pandemio per vizitoj al kelkaj el la ĉefaj kompanioj en la urbo -- de ŝtalfabrikoj kaj aŭtofabrikoj ĝis manĝaĵaj kaj medikamentaj kompanioj.


La apero de vakcinoj en 2021 kreis perspektivon de tutmonda reveno al normaleco, kaj en tio Ĉinio ludis gravan rolon kiel liveranto de vakcinoj kaj materialoj al la tuta mondo, inkluzive de Brazilo. Ene de Ĉinio, aliflanke, sufiĉe granda porcio de la loĝantaro ne interesiĝis pri la vakcino, interalie pro la sento, ke la lando jam estis sufiĉe sekura. Tiam la lando ekprovis manierojn instigi homojn akcepti la vakcinon, kaj samtempe ekprovis manierojn iom post iom renormaligi internaciajn vojaĝojn.


En novembro 2021, mi estis en Ŝanhajo por raporti el ĈIIE (Ĉina Internacia Importa Ekspozicio). Por akiri alirpermeson al la ekspoziciejo, mi bezonis prezenti pruvon de vakcinado kontraŭ KOVIM-19 kaj submetiĝi al regula nukleacida testado pri KOVIM-19. Nelonge post tiu vojaĝo, la ŝanhaja registaro anoncis sian planon mildigi kontraŭepidemiajn rimedojn, inkluzive de ĉesigo de kazspurado. Kelkajn monatojn poste, la urbego sin trovis en ekstreme grava eksplodo de novaj kazoj, kio postulis longan kaj ampleksan kvarantenon por esti kontrolita.


Tiam venis nova turnopunkto: la ekapero de omikron-variaĵo, kio malfaciligis kontraŭepidemian kontrolon. La kaz-eksplodoj en 2022 estis pli oftaj, daŭris pli longe kaj postulis alprenon de pli drastaj rimedoj, inkluzive de fermo de komerco.


Eĉ tiel, laŭlonge de la jaro, Ĉinio iom post iom rekomencis eldoni vizojn eksterlande, mallongigis kvarantentempojn por vojaĝantoj, rajtigis pliajn internaciajn flugojn, reduktis postulojn por vojaĝoj al Ĉinio kaj nuligis punojn por aviadkompanioj transportintaj infektitajn pasaĝerojn. Tiuj estis klaraj signoj, ke la lando estis preta por plena remalfermiĝo.


Antaŭ nelonge, studo de ĉinaj esploristoj montris, ke la viruso nun cirkulanta en Ĉinio havas 1/40-on de la patogeneco de la origina viruso. Aliaj studoj kaj datumoj tra la mondo ankaŭ prezentas similajn konkludojn. Alvenis favora tempo por alfronti la viruson.


Ĉinio publikigis novajn regulojn kaj gvidliniojn pri batalo kontraŭ epidemio, reduktante la restriktojn en la ĉiutaga vivo, kaj multaj homoj estis infektitaj de la novkoronviruso en la lastaj semajnoj, inter ili pluraj esperantistoj. Bonŝance, neniu el miaj konatuloj serioze malsaniĝis, ĉiuj sin kuracas hejme. En la lastaj tagoj, multaj homoj uzis sociajn retejojn por dividi siajn spertojn pri la lukto kontraŭ KOVIM-19. La plej oftaj plendoj estas febro, korpa doloro, laceco kaj kapdoloro.


Miakaze, mi vekiĝis lunde matene kun febro, kiu daŭris dum la unuaj du tagoj, atingante 38 gradojn en la plej malbona momento. Kapdoloro estis vere terura en tiuj du tagoj. Mi ankaŭ sentis min tre laca kaj nur volis dormi, sed ĉiutage mi sentis etan pliboniĝon. Kelkaj el miaj kolegoj de EPĈ-redaktejo ankaŭ malsaniĝis kaj raportis similajn simptomojn, bonŝance neniu el ni serioze malsaniĝis, sed ni hejme pasigis ĉi-jaran Zamenhof-tagon. Espereble venontjare pekinaj esperantistoj kune festos tiun ĉi daton ĉeeste kaj sane.


Nur en la tria tago mia nazo ŝtopiĝis, sed tiam la aliaj simptomoj finiĝis. Mi sentis min ankoraŭ iom laca, sed malpli ol antaŭe, kaj nun mi estas preskaŭ resaniĝinta. Engluti kuracilon ne estas io nepre bezonata, sed multaj ĉinaj familioj pretiĝas hejme per stoko de kuraciloj utilaj por mildigi la simptomojn aŭ plirapidigi la resaniĝon, kaj mi traktis min per la sola taŭga medikamento, kiun mi havis hejme. Ĉu vi memoras, ke mi komentis, komence de ĉi tiu teksto, pri mia vizito al Chongqing antaŭ du jaroj?


WeChat Image_20221216114421.jpg


Nu, en Chongqing oni donacis al mi kelkajn kuracilojn ĵus produktitajn, kiuj ankoraŭ estas taŭgaj por uzo. Mi aŭdis, ke tiu kuracilo nuntempe estas rekomendata al pacientoj kun mildaj simptomoj de KOVIM-19. Paperfolio sendita kun la kuracilo atestas, ke ĝi estas efika kontraŭ ĝuste tiuj simptomoj spertataj de mi, sen mencii specifan malsanon, kaj promesas ilian ĉesigon en tri tagoj (se la simptomoj daŭros pli longe ol tio, oni rekomendas konsulton kun kuracisto, ĉar la malsano povas esti io pli serioza). La promeso estis plenumita. Kaj la vivo daŭras. Mi konas homojn, kiuj malsaniĝis je KOVIM-19 kaj jam resaniĝis; homojn, kiuj ankoraŭ estas kuracataj; kaj homojn, kiuj ankoraŭ ne malsaniĝis. Ĉiukaze Ĉinio rapide survojas al post-pandemia normaleco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio