Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revigliĝas la ĉina merkato
2022-12-15

Laǔ donitaĵoj anoncitaj lastatempe, kun novaj poilitikoj pri pandemio-kontrolado kaj registara subteno al kompanioj, pliaj kompanioj rekomencis produktadon kaj multiĝas varoj transportataj. Fine de la kuranta jaro la ĉina merkato vigliĝas.


Ĝis la 7-a de decembro, inter 1 150 entreprenoj super difinita grandeco pri ekipaĵ-fabrikado en Chongqing, pli ol 95% jam denove komencis produktadon kaj 93.7% de dungitoj laboras en la oficejo. Tio signifas, ke 80% de la industrio estas en laboro. Ĝis la 8-a de decembro, inter 305 entreprenoj super difinita grandeco en Yangquan-gubernio de Shanxi-provinco, 250 jam funkcias ordinare, egalante 82% de la tuto. Ĝis la 11-a de decembro, entreprenoj super difinita grandeco en Shunyi-distrikto de Pekino jam rekomencis produktadon...


Laǔ datumo el la aplikaĵo Maoyan, ekde decembro la kinejoj en Ĉinio iom post iom refunkcias. En la 9-a de decembro, la vendsumo atingis 17.15 milionojn da juanoj (ĉ. 2.46 milionoj da usonaj dolaroj). 8 438 kinejoj en la lando, egalantaj 67.87% de la tuto, estas en servo. En la 10-a de decembro, la vendsumo atingis 34.2 milionojn da juanoj (ĉ. 4.92 milionoj da usonaj dolaroj). Kaj 9 151 kinejoj, egalantaj 73.6% estas en alireblaj.      


Kompare kun la anatǔaj 7 tagoj, mendoj de la 6-a ĝis la 12-a de decembro en www.tuniu.com, retejo pri turisoma informo kaj servo, kreskis je 105%.


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio