Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stadiono de Laboristoj de Pekino renaskiĝas!
2022-12-15

Nuntempe, futbalo estas fokusa temo pro la futbala mondpokalo de FIFA en Kataro. Kvankam Ĉinio ne partoprenas la konkurson, ĉinoj akompanas la turniron, rivelante la pasion de ĉinoj pri tiu sporto. Ekde mia alveno al Ĉinio, mi rimarkas populariĝon de tiu sporto en la lando, kaj aparte en Pekino.


WeChat Image_20221214112443.jpg


Inter multaj rememoroj pri miaj unuaj jaroj en la ĉefurbo de Ĉinio, estas la amaso da homoj ĉirkaŭ la Stadiono de Laboristoj, ankaŭ konata kiel Gongti, okaze de matĉoj de Beijing Guoan FC. Ne eblas pensi pri futbalo en Pekino sen pensi pri tiu stadiono, ĉiam plena de futbalŝatantoj en la jaroj kiam ĉinaj futbalteamoj

 komencis alporti plurajn talentulojn kaj futbal-stelulojn el eksterlando por ludi en Ĉinio. La ĉirkaŭaĵo de la stadiono ĉiam estis fama pro la noktovivo, plena de drinkejoj, restoracioj kaj kluboj. Ĉu estas pli bona loko por drinkejo ol ĉe stadiono? Tio plifaciligas la feston post la matĉo. Laŭlonge de sia historio, Gongti ankaŭ gastigis memorindajn koncertojn de ĉinaj kaj internaciaj muziksteluloj.


WeChat Image_20221214112522.jpg


Gongti ekfunkciis en 1959, kiel unu el la dek grandiozaj arkitekturaj verkoj inaŭguritaj tiujare, memore al la 10-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj dum jardekoj rolis kiel nacia stadiono de Ĉinio. En 1986, ĝi estis fermita por ampleksa renovigo, kio daŭris tri jarojn, kaj sekve ĝi gastigis la Aziajn Sportludojn de 1990. De 1995 ĝis 2020, Gongti estis la hejmo de Beijing Guoan FC -- kun paŭzo inter 2005 kaj 2009, kiam la teamo provizore uzis Fengtai-stadiono, ĉar Gongti estis pretigata por gastigi kelkajn futbalmatĉojn de la Pekinaj Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2008. La ĉefa stadiono de tiuj Olimpikoj kaj Paralimpikoj estis la Nacia Stadiono, konata kiel "Birdnesto".


WeChat Image_20221214112527.png


Tempo pasas, kaj eĉ post sinsekvaj renovigoj kaj modernigoj, Gongti malaktualiĝis. La detruado de ĝia malnova strukturo estis la fino de la unua ĉapitro de ĝia historio. Fermita ekde 2020, Gongti estis tute rekonstruita kun la plej bonaj kaj aktualaj materialoj kaj teknologio. Multaj plibonigoj estis elpensitaj por faciligi la aliron de homoj al la stadiono, kaj la administrado de la stadiono ankaŭ estis modernigita. Nova Gongti estos pli mediamika, pli komforta, kaj provizos aldonajn servojn al la popolo.


La nova aspekto de Gongti jam povas esti aprezata de preterpasantoj, kaj la stadiono estos preta por remalfermiĝi al la publiko en tiu ĉi monato. Tri ĉefaj ŝanĝoj estis faritaj: unu estas la forigo de la kurejo. Alia estas la aldono de komerca areo kun 100 mil kvadrataj metroj al la komplekso de la stadiono, transformante ĝin en distran lokon, kie homoj povas manĝi kaj aĉetumi. Finfine, la nova stadiono ankaŭ havas grandan subteran placon. Krome, estas konstruata metrostacio, kio kunligos la metroliniojn 3 kaj 17 kun la stadiono. La stacio helpos mildigi la trafikon en la ĉirkaŭaĵoj kaj oportunigos la alvenon kaj foriron de sportŝatantoj.


WeChat Image_20221214112536.jpg


Ĉiuj bariloj ĉirkaŭ la stadiono estis forigitaj, kaj ne plu estas muroj blokantaj aliron al la stadiono. La tuta areo fariĝis subĉiela parko ĉirkaŭ lago, kun lokoj por praktikado de sportoj. Pekino fariĝas pli verda.


En 2023, Gongti estos preta por gastigi novajn matĉojn de Beijing Guoan FC, revenigante al la urbo la etoson de futbalaj konkursoj. Nun, la nura elekteblo por futbalŝatantoj estas spekti la mondpokalon per televido.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio