Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zhejiang-a Esperanto-Asocio kunvenis
2022-12-14


Matene de la 13-a de decembro, Zhejiang-a Esperanto-Asocio okazigis kunvenon en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang. La kunveno funkciis paralele, fizike kaj virtuale. Pli ol dudek membroj de la asocio partoprenis en la renkontiĝo



Qiu Xirong, prezidanto de la asocio, faris paroladon pri la atingoj akiritaj de la asocio dum la kurana jaro kaj ankaŭ pri la taskoj plenumindaj en la tuj venonta jaro. Li emfazis, ke la asocio povos ludi gravan rolon precipe dum la Azia Sport-kunveno venontjare okazonta en la urbo Hangzhou. Por pli vaste disvastigi Esperanton, la arta grupo de la ascio multe aktivis en diversaj urboj de la provinco kaj multe gajnis aplaŭdojn. Post du tagoj venos la 163-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, la kunveno okazis ankaŭ por celebri la feston, ĉar la 15-a de decembro estas unu el la gravaj tagoj por ĉiuj esperantistoj tra la tuta mondo.


Dum la lasta parto de la kunveno la partoprenantoj kune lernis la paroladon de la ĉina prezidanto Xi Jinping, faritan en la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. 


Raportita de Qiu Xirong

Tradukita de Xu Jinming



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio