Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio lanĉas seriojn da politikoj por helpi kompaniojn
2022-12-14

查看源图像


Ekde la komenco de 2022, multaj lokoj en Ĉinio efektivigas seriojn da rimedoj por helpi kompaniojn redukti premojn sub la pandemio.


Inter la politikoj lanĉitaj de Pekino ekde majo, estas politiko, laǔ kiu kompanioj en la kampoj de restoracioj, podetala vendado, turismo, transporto, inkluzive de civila aviado, aǔtovojo kaj fervojo, povas prokrasti la pagon de socia asekuro.


Lastatempe, Yanshan-a Petrolkemia Kompanio de SINOPEC ricevis repagon de aldonvalora imposto. Wang He, direktoro pri imposto de la kompanio, diris: "Ni faris la peton pri repago kaj ricevis la repagon ene de tri tagoj." Tiuj repagoj multe helpas la kompanion pagi la koston pri elektro kaj hejtado por siaj 30 filioj.  


La shandong-a branĉo de la germana kompanio Claas pri fabrikado de agrikultura maŝino kun investo de pli ol 1.6 miliardoj da juanoj (220 milionoj da usonaj dolaroj) ricevis repagon el aldonvalora imposto je 121 milionoj da juanoj (17.3 milionoj da usonaj dolaroj) pro subteno de fako pri financo kaj imposto. La kompanio planas per la mono pliigi produktokapablon kaj fari esploradon.


Laǔ fakuloj, ĝis la fino de 2022, la sumo de redukto kaj prokrasto de impostoj superos 4 duilionojn da juanoj (570 miliardoj da usonaj dolaroj). Ĉi-rilataj politikoj helpas kompaniojn pasigi la malfacilan tempon kaj aldonas fidon al kompanioj por helpi ilin adapti la situacion.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio