Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris gravan paroladon en kunsido kun ne-kompartianoj
2022-12-10

La 2an de decembro, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunsidon kun ne-partianoj en Pekino por aŭskulti opiniojn kaj proponojn de la centraj komitatanoj el demokratiaj partioj, respondeculoj de la Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco kaj reprezentantoj de la senpartiuloj pri ĉi-jara ekonomia situacio kaj la venontjara ekonomia laboro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis la kunsidon kaj faris gravan parolon.


Li asertis, ke la venonta jaro estas komenca por ĉiuflanke agi sub la spirito de la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Oni devas antaŭ ĉio insisti pri progresado en stabileco, entute plenumi novan koncepton pri disvolvado, pli bone teni en konsidero la pandemian regadon kaj la socian kaj ekonomian evoluon, pli bone pensi la rilatecon inter disvolvo kaj sekureco, plue efektivigi pozitivajn financajn politikojn kaj stabilajn monajn politikojn, plifortigi kunagadon de diversspecaj politikoj, energie vigligi la merkatan konfidon, kaj krei favoran situacion por konstrui modernan socialisman landon kun ĉiuj aspektoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio