Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping prezidis kunvenon de politika buroo por analizi ekonomian laboron en 2023
2022-12-10

La 7-an de decembro la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kunvenon, analizis kaj esploris ekonomian laboron de 2023, aŭskultis raporton de laboroj de la Disciplinkontrola Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ kaj la Ŝtata Kontrola Komisiono, kaj studis konstruadon kaj kontraŭkoruptan laboron de la kompartio por 2023. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, prezidis la kunvenon.

 

La kunveno substrekis, ke la venonta jaro estos komenca jaro por amplekse efektivigi la spiriton de la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Por bone plenumi la ekonomian laboron en 2023, oni devas alpreni la pensojn de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kiel gvidilon, efektivigi la spiriton de la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ en ĉiuj aspektoj, praktike antaŭenigi ĉinan modernigon, rapide konstrui novan disvolvan strukturon kaj forte antaŭenigi altkvalitan disvolvadon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio