Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Teknikoj por nemateriaj kulturaj heredaĵoj helpas ilin iri al vasta mondo: Heredo de indigo
2022-12-08

En iu kafejo de Pekino vidiĝas grandega laran-artaĵo (laran-o, tradicia ĉina vakstinkturado), kio kombinas tradician metiarton de mjaŭ-etno kaj modernan kulturon... La kreaĵo estas farita de Yang Er Bao Lang kaj ŝiaj partneroj el Danzhai-gubernio, Qiandongnan-a Mjaŭ-a kaj Dong-a Aŭtonoma Gubernio de la sudokcident-ĉina provinco Guizhou. La mjaŭ-a metiarto estas en la listo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.





Iam, por sin vivteni, Yang Er Bao Lang laboris en Guangdong kaj Zhejiang. Poste, ŝi revenis al sia hejmvilaĝo kaj decidis enspezi per la arto laran-o, kion ŝi konas ekde sia infaneco. Ŝi starigis atelieron kaj gvidis multajn lokajn virinojn labori hejme por altigi siajn enspezojn.


En la lastaj jaroj, Yang Er Bao Lang vizitis Pekinon, Ŝanhajon kaj aliajn lokojn por diskonigi kaj eksponadi la artaĵojn. Ŝi diris: "Laran-o helpas min iri al malproksimaj lokoj kaj vidi pli grandan mondon."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio