Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilo kondolencas Ĉinion pro la forpaso de Jiang Zemin
2022-12-05

La forpaso de ĉina eksprezidanto Jiang Zemin en Ŝanhajo la 30-an de novembro ĉi-jare eĥis tra la mondo, kaj multaj landoj esprimis kondolencon al Ĉinio pro tiu okazaĵo.




La 30-an de novembro, la stabo de Luis Inácio Lula da Silva, kiu enposteniĝos kiel prezidento de Brazilo en januaro 2023, diskonigis la jenan noton:


Matene de la 30-a de novembro [laŭ brazilja horzono], la elektita prezidento Lula ricevis kun bedaŭro la informon pri la forpaso de Jiang Zemin, eksprezidanto kaj grava persono en la lastatempa historio de Ĉinio.


Sub la gvido de Jiang Zemin, Ĉinio ege prosperis, liberigante milionojn da homoj el malriĉeco. Jiang ankaŭ ludis esencan rolon en integriĝo de Ĉinio en la internacian komunumon.


Jiang estas ankaŭ unu el la aranĝintoj de pli proksimaj ligoj inter Ĉinio kaj Brazilo, farinta ŝtataferan viziton al nia lando, ĝuste komence de sia oficperiodo kiel prezidanto. Estis dum lia prezidanteco, ke la brazila-ĉina strategia partnereco estis intertraktata kaj establita en 1993.


En ĉi tiu momento, kiam la mondo funebras pro la perdo de ĉi tiu grava gvidanto, la elektita prezidento Lula transdonas fratan brakumon de solidareco kaj komforto al la familio de Jiang Zemin kaj al la tuta ĉina popolo.


La 1-an de decembro, la brazila registaro publikigis la jenan noton:


La brazila registaro eksciis, kun bedaŭro, pri la forpaso de eksprezidanto de la Ĉina Popola Respubliko Jiang Zemin.


Dum sia oficperiodo, Jiang Zemin vizitis Brazilon en 1993 kaj 2001, kontribuante al plifortigo de dulandaj rilatoj. En 1993, dum la fruaj jaroj de la oficperiodo de Jiang Zemin, Brazilo kaj Ĉinio lanĉis la strategian partnerecon.


La brazila registaro transdonas sian plej sinceran kondolencon al la registaro de la Ĉina Popola Respubliko kaj al la familio de eksprezidanto Jiang Zemin.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio