Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina vojo al modernigo havas grandan signifon por la disvolviĝo de la mondo
2022-11-25

de Liu Jia




Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la ĉina popolo kreis por si la vojon de ĉinstila modernigo post penega strebado. Kaj la ĉinstila modernigo havas grandan signifon por la disvolviĝo de la mondo.


Kio estas ĉinstila modernigo?


Ĉinstila modernigo estas gvidata laŭ la ĉinigita marksisma teorio, kio forlasis la okcidentan modernigon kapital-centritan, ekonomi-malegalecan, materiisman kaj rabeman. Ĝi konformas al la evoluo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj al la progreso de la homa civilizacio.


Kiajn ŝanĝojn alportos ĉinstila modernigo?


Ĉinstila modernigo unue funkcias kiel motoro de la monda ekonomio. En la pasintaj 10 jaroj, la averaĝa kreskorapideco de la ĉina ekonomio estis 6.6%, restas en la antaŭa vico de la ĉefaj ekonomioj de la mondo. La averaĝa kontribuo de Ĉinio al la monda ekonomia kresko atingis 38.6%, superante tiun de G7-landoj kune. Dum la pasintaj pli ol 40 jaroj, 750 milionoj da ĉinoj forlasis malriĉecon, kontribuante al pli ol 70% de la reduktado de malriĉeco en la mondo.


Due, Ĉinio jam fariĝis stabiligilo de la monda ekonomio. Nun la mondo estas en nova periodo de tumulto kaj ŝanĝiĝo. Dum sia moderniĝo, Ĉinio daŭre kontribuas al la monda ekonomio. La konstanta kresko de la ĉina ekonomio havas pozitivan efikon al la reprosperiĝo de la monda ekonomio kaj liveris stabilecon kaj certecon por la tutmonda disvolvado.


Ĉinstila modernigo montras novan modelon


Dekomence, ĉinstila modernigo prezentiĝas al la mondo kun siaj unikaj civilizaciaj trajtoj, kiuj ne nur entenas la logikon de la moderneca penso de Markso, sed ankaŭ enkorpigas la ideologion, humanismon kaj valor-koncepton de la ĉina civilizacio. Ĝi ne nur konfirmas la eblecon de diversecaj modernaj kulturoj, sed ankaŭ aldonas ion brilan al la homara evoluo.


Modernigo ne estas patento de okcidentaj landoj. Ĉinstila modernigo emfazas insiston de sendependeco kaj daŭran strebadon. Tia moderniga vojo estas malsama ol la okcidenta modelo, ĝi fakte kreis novan formon de la homa civilizacio kaj donis direkton kaj esperon al evoluantaj landoj.



Krome, ĉinstila modernigo alprenas la koncepton pri la homara komunumo de komuna estonteco. Kiam ĝi sekvas la komunajn valorojn de la tuta homaro, kiel paco, evoluo, honesteco, justeco, demokratio kaj libereco, ĝi emfazas harmonion kun konservado de diverseco, kaj proponas egalan dialogon kaj kungajnan kunlaboron inter civilizacioj. Ĉio tio faras grandan kontribuon por antaŭepuŝi disvolviĝon de la homa civilizacio al pli bona direkto.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio