Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kia estas agrikulturo en metaverso?
2022-11-25

En Honggutan-distrikto de la urbo Nanchang, Jiangxi-provinco, sudorienta Ĉinio, estas metaversa ekzempla kampo. "Per 3D-teknologio, la kampo je 230.7 mil kvadrataj metroj jam estas montrata en la virtuala mondo en la skalo de 1:1", diris Zhang Nandi, ĝenerala inĝeniero de la kampo. Li diris, ke metaverso estas kaj interreta apliko kaj socia formo, kie virtualeco kaj realeco interreagas helpe de multaj teknikoj. La kerno de metaverso estas virtualigo kaj ciferecigo de la reala mondo. Nuntempe, la teknologio jam estas aplikata en ĉiu procezo de la kampo, inkluzive de esplorado de agrikulturaj teknikoj, produktado, administrado kaj vendado.


Parto de la magazeno de la kampo en metaverso


Preskaǔ 14 jaroj estas bezonataj por fini la procezon ekde sendo de riz-semoj al kosomo ĝis la reala produktado. Per la teknologio de metaverso, la procezo estas mallongigita al 4 jaroj. Zhang Nandi diris: "Ni jam analizis, klasifis datumojn kolektitajn dum multaj jaroj kaj estigis rilatajn modelojn. Esplorantoj, kiuj bezonas fari eksperimentojn pri kultivado de semoj, povas meti rilatajn datumojn en nia modelo kaj rapide eltrovi la rezulton. Poste ili povas elekti semojn laǔ datumoj de eksperimentoj kaj fizike planti ilin. La rikolto povas plibonigi nian modelon. Tiel ni efektive mallongigas tempodaǔron de eksperimentoj kaj reduktas la esplor-koston."  


La 3-a forcejo fotita en la 20-a de oktobro


Foto pri metaversa magazeno


Per teknikoj kaj cifereca spurado, agrikulturaj forcejoj jam multe ŝanĝiĝis. "Diversaj fragoj havas diversajn postulojn pri daǔroj de sunbrilo kaj dormo, tial ili bezonas malsamajn ekipaĵojn," klarigis Zhang. Laǔ enkonduko, la rikolto de kulturaĵoj, inkluzive de frago kaj tomato, kulturataj en aparte kontrolataj forcejoj, estas 5-oble pli granda ol tiuj kulturataj en ordinaraj forcejoj.


La kampo jam havas sian magazenon en metaverso. Malsame ol tradiciaj retvendejoj kaj virtualaj kultivejoj, ĝi liveras aĉet-sperton kun realeco kun virtualeco. Laǔ Meng Fanming, estro de la kampo, en metaversa magazeno oni povas interagi kun homoj en reala kampo. Enirinte la magazenon, oni povas elekti kostumojn kaj viziti la magazenon sekvante virtualan homon. Oni ankaŭ povas kontroli la realan scenon per klako al retfotiloj. Kaj post aĉetado, varoj estos liverataj al la hejmo de la aĉetinto.


Redaktoro: Gao Shuyuan 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio