Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Verda rakonto" de Hanfeng-lago en Chongqing
2022-11-25


Kaizhou-distrikto de Chongqing, urbego en sudokcidenta Ĉinio, estas la administra unuo kun plej vasta ĉerivera areo de la Tri Gorĝoj. La mempuriga kaj dilua kapablo de la akvareo en tiu ĉi loko ne estas bona. Sen prizorgo, la loko fariĝus marĉo plena de moskitoj kaj rubaĵoj. Pro tio, la kaizhou-a registaro konstruis akvonivel-reguligan baraĵon, kiu ekfunkciis en 2012. Tial, malgraŭ la altiĝo kaj malaltiĝo de akvonivelo ekster la digo, en la distrikto ĝi restas stabila, kaj tiel formiĝis lago kun la areo de ĉirkaŭ 15 kvadrataj kilometroj -- Hanfeng-lago.


Danke al la apero de Hanfeng-lago, la ĉerivera areo malvastiĝis. Tamen, plejofte la akvokorpo restas senflueca, la koncentrita elfluo de urbaj malpurigaĵoj alportis grandajn defiojn al la medio de Hanfeng-lago.





Por eviti, ke la lago fariĝu malbonodora akvujo, la distrikto efektivigis ekomedian programon pri birdŝirmiga arbaro, malsekejo, vado kaj similaj, la programo ankaŭ ampleksas la funkciojn de akvopurigado, pejzaĝbeligo, konservado de akvo kaj grundo kaj plibonigo de biodiverseco. Danke al la programo, miloj da migrantaj birdoj ekhavis ŝirmejon por ripozi kaj manĝi. Nun, pli ol 20 specioj de anseroj kaj anasoj estis trovitaj en la malsekejo, kaj dum la pintsezono ilia populacio superas 10 000.





Hanfeng-lago plibonigis la vivmedion kaj la kvaliton de la urbo kaj prosperigis la ekonomion. Pro tiaj avantaĝoj, Hanfeng-lago sukcese establis turisman feriejon kaj estigis pli ol 10 kulturajn kaj turismajn projektojn, kiel la laga akvoluda klubo. Laŭ statistiko, en 2021 la turismejo de la lago ricevis 12.42 milionojn da vizitoj kaj akiris turisman enspezon je 7.77 miliardoj da juanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio