Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yanping, kolektanto de "duobla ĝojo"
2022-11-23

De Jin Zhixiao



Wang Yanping naskiĝis en Harbino, konata kiel la "muzika urbego de la mondo". En 1973 ŝi ekstudis en la Pekina Akademio pri Danco. Post diplomiĝo en 1979, ŝi laboris en la akademia baleta grupo kaj la Nacia Baletgrupo de Ĉinio, kaj iris al Usono por plustudi. En 1999, en Panjiayuan-merkato de Pekino, ŝi hazarde vidis jadan pendaĵon kun la vorto "囍" (duobla ĝojo) sur ĝi, kiu forte allogis ŝin. Ŝi diris: "Mi ne ŝatas jadon, sed mi ŝategas ĉi tiun vorton -- la du kunmetitaj ĝojoj, ĉu ne ŝajnas duopan dancon? Ĝi estas la plej simetria kaj bela ĉina vorto!"


De tiam, ŝi kolektas objektojn kun la elemento de "囍", kaj tio daŭras jam pli ol 20 jarojn.




Baleto donis al Wang Yanping profundan artan atingon. Kvankam ŝi ne plu estas profesia dancisto, tamen, laŭ ŝia opinio, kolektado estas alia daŭrigo de ŝia arta vivo. Ĉiufoje, kiam ŝi iras al iu urbo, la unua afero, kiun ŝi faras, estas viziti bazaron pri antikvaĵoj, pulbazaron kaj antikvaĵbutikojn kaj atente serĉi kolektindajn aĵojn.




Dum pli ol 20 jaroj, se ekzistas objekto kun la vorto "duobla ĝojo", ĝi do estas kolektobjekto de Wang Yanping. Jadaĵo, porcelanaĵo, arĝentaĵo, bronzaĵo, feraĵo, bambuaĵo, lignaĵo, teksaĵo, brodaĵo, presaĵo... ŝi kolektis milojn da pecoj, okazigis ekspoziciojn en Pekino kaj Ŝanhajo, kaj publikigis du librojn pri "duobla ĝojo". Plie, ŝi ankaŭ estis invitita viziti Moskvon por eksponadi la kolektaĵojn. La abundaj eksponaĵoj de "囍" transiris tempon kaj spacon, prezentante harmonian kaj belan "duhoman dancon" sub malsamaj kulturaj fonoj.



La ĉefaj kolektaĵoj de Wang Yanping estas iloj por la ordinara vivo el popolaj domoj, sed ili estas la enkorpiĝo de diversaj ĉinaj estetikoj, montrante prosperon kaj feston kun intimeco kaj amo, kiuj eble restas aŭ jam forpasis.



Kio estas "duobla ĝojo"? Laŭ la evoluado de ĉinaj vortoj, unue aperis la vorto "喜" (ĝojo), poste la vorto "囍" (duobla ĝojo), la lasta estas derivaĵo de la antaŭa. En Qianlong-periodo (1736-1795) de Qing-dinastio (1616-1911), la vorto "duobla ĝojo" iĝis populara inter la publiko, precipe inter la popolo. Hodiaŭ, en nupto de centra Ĉinio ankoraŭ estas bezonataj gluado de la vorto "囍" kaj manĝado de "囍", simbola dolĉaĵo.


Wang Yanping diris, ke la vorto "duobla ĝojo" signifas geedziĝon kaj transdonon de generacio al generacio. Tiu koncepto temas pri daŭrigo de familio kaj anoncas benon kaj esperon. "Mi estas bonŝanca, ĉar mi kolektas la plej feliĉan tempon de ni ĉiuj."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio