Por kune konstrui azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco Ĉinio prenas sur sin respondecon |
2022-11-23 |
La 19-an de novembro fermiĝis en Tajlando la 29-a neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). En la kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon ĉirkaŭ la temo, kune konstrui azi-pacifikan komunumon de komuna estonteco kaj integri la regionan ekonomion. Tiuj gravaj proponoj kaj seriaj ideoj ricevis aktivajn subtenojn de diversaj flankoj. En la kunveno estis akceptitaj du dokumentoj: "Deklaracio de APEK-gvidantoj" kaj "Celoj de Bangkoko rilate al bio-cirkulado kaj verda ekonomio". Ili ambaŭ entenas koncernajn proponojn kaj ideojn de Ĉinio. APEK estas la plej grava platformo de ekonomia kunlaboro en la regiono Azi-Pacifiko. Aktuale, la monda ekonomio havas necertajn perspektivojn. Kien iras la azi-pacifika kunlaboro? Kaj tra kia vojo ĝi iras? La kunveno de APEK donis la respondon, tio estas "malfermo, konekto kaj ekvilibro". Tiuj vortoj reprezentas la komunan deziron de la familio, la regiono Azi-Pacifiko. Ĉinio estas esenca membro de APEK. Disvolviĝo de Ĉinio dependas de Azi-Pacifiko, dum prosperiĝo de Azi-Pacifiko dependas de Ĉinio. La parolado farita de prezidanto Xi refoje postlasis freŝan impreson de Ĉinio sur la evolua vojo de Azi-Pacifiko. Ĉinio, kiu senhalte iras modernigan vojon, nepre alportos pli da ŝancoj al Azio, Pacifiko kaj la mondo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio |