Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Foto-konkurso de KS 2022 atendas vian kontribuon!
2022-11-22

En la 21a kaj 22a de decembro 2022 okazos interrete la 40-a Komuna Seminario (KS). Ĉi-jare KS estas organizata de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang-Universitato.


Dum KS 2022 okazos foto-konkurso kun la temo Mia Rakonto pri Ĉinio. Ni bonvenigas ĉiujn kontribuojn! 


Vi povas sendi: 

- Fotojn pri via vojaĝo/studo/laboro en Ĉinio 

- Fotojn pri via amikeco rilate al Ĉinio 

- Fotojn pri elemento aŭ via inspiro rilate al Ĉinio 

Vi povas kontribui maksimume 3 fotojn. 


Sendu fotojn kun klarigo aŭ rakonto pri la foto en Esperanto, maksimume 300 vortoj. 


Sendu la materialon al redaktoro_de_chel@163.com 


La limdato por sendi viajn fotojn estas la 10-a de decembro 2022


Ĉiuj rajtas kandidatiĝi, sendepende de aĝo, lando aŭ partopreneco de KS. 


Ni preparas donacojn por premiitoj de la konkurso:

La unua premio (1 homo): €200 + libroj

La dua premio (2 homoj): €100 + libroj

La tria premio (5 homoj): €50 + libroj

Kelkaj memorpremioj: libroj







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio