La 40-a Komuna Seminario okazos interrete en decembro |
2022-11-22 |
La 40-a Komuna Seminario inter ĉina, japana, korea kaj vjetnama junularoj (KS) okazos interrete en la 21-a kaj la 22-a de decembro 2022. La temo estas "Azia Komunumo en Junula Vidpunkto". KS 2022 estas organizata de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (junulara sekcio de Ĉina Esperanto-Ligo) kaj Zaozhuang-Universitato. La retpaĝo kaj aliĝilo de KS 2022 estas ĉe chinaesperantoligo.com.cn/ks2022/ La aliĝo estas senpaga. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio |