Libera kaj malferma komerco kaj investo estas celoj kaj principoj de APEK |
2022-11-22 |
La 21-an de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en Bangkoko, ke libera kaj malferma komerco kaj investo estas la celoj kaj principoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj ankaŭ la kolono por la realigo de la Putrajaya-Vizio 2040. Li alvokis subtenon al vera multflankeco kaj konservado de la multflanka komerca sistemo, engaĝiĝon al profitoj por ĉiuj, reciprok-profita kunlaboro, aliĝo al malferma kaj regiona kunlaboro, por kune antaŭenigi prosperon en Azi-Pacifiko. La ĉina prezidanto faris la rimarkojn dum ĉeesto en la 29-a neoficiala konferenco de gvidantoj de APEK. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio |