Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto igas la mondon koni Ĉinion
2022-11-22

Inter la 14-a kaj la 19-a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Balion, Indonezio, kaj Bankokon, Tajlando. Tio estas la unuafoja afervojaĝo de ĉina prezidanto post la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj estas lia unua fizika ĉeesto al la Pintkunveno de Grupo 20 kaj neoficiala konferenco de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro depost la komenciĝo de la pandemio. La tempo estas ŝlosila, kaj la afero signifoplena.





Kia Ĉinio estas rigardata de la mondo dum la riĉrikolta kaj influprofunda vojaĝo de la ŝtatgvidanto?


"Paco estas la celo de Ĉinio. Ĉinio neniam havis, nek havas, nek havos la celon akiri hegemonion." "Insisti pri egala traktado, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, malfermeco kaj inkluziveco, ne kontraŭi trian partion nek interesiĝi pri geopolitika konkurado"... Prezidanto Xi Jinping profunde klarigis la politikojn, strategiajn intencojn kaj historian heredadon de Ĉinio.


"Ĉinstila modernigo devas iri sur nova vojo de harmonia kunvivado de homo kaj naturo. Tio estas respondeco por ni mem kaj la mondo." "Ĉinio, kiu konstante iras al moderniĝo, certe donos pli da ŝancoj al la mondo, aldonante pli grandan movforton al internacia kunlaboro, kaj faros pli grandajn kontribuojn al la progreso de la tuta homaro." Ĉinstila modernigo estas unu el la klarigindaj punktoj de Xi Jinping en ĉi-foja vojaĝo, kaj estas unu el la fokusoj pridiskutataj de diversaj flankoj.


En kunvenoj de G20 kaj APEK, prezidanto Xi Jinping klare montris, kio estas la ĝusta maniero por solvi konfliktojn kaj venki krizojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio