Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la aktivado "tutmonda legado" de ILEI por la Tago de Esperanta Libro
2022-11-22

Por celebri la Zamenhofan Feston, kiu estas ankaŭ tradicie la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas simbolan tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

 

La unua estas la sprita klasika poemaro La Stranga Butiko, verkita origine en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo "dum decembro de l' krizjaro 1931". Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.  

 

La dua estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita origine en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. Li interalie tradukis en la ĉinan la verkojn de la blinda poeto Vasilj' Eroŝenko. Tiu ĉi novelo, inspirita de la homama kaj pacema penso de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin.

 

La verkojn kaj ties enkondukojn (el vikipedio por Schwartz kaj el ĉina samideano por Lusin) oni povos libere elŝuti el la retejo de ILEI (www.ilei.info).

 

La tekstoj kaj enkondukoj estas libere elŝuteblaj el tiu ĉi ligilo: 

https://www.ilei.info/novajxoj/Tago-de-la-Esperanta-Libro.pdf




 

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio