Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo sukcese provfunkciis
2022-11-18

La 16-an de novembro sukcese okazis la unuafoja provfunkcio de la grandrapida fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, Indonezio. Tio starigis firman fundamenton por sekva konstruado kaj oficiala funkciado de la grandrapida fervojo, kunlabore konstruita de Ĉinio kaj Indonezio. La fervojo estas la unua grandrapida fervojo de Indonezio kaj Sud-Orienta Azio, ĝi, longa je 142 kilometroj kaj kun planita rapideco de 350 kilometroj hore, kunligas Ĝakarton, nacian ĉefurbon, kaj Bandungon, konatan turismejon. La fervojo estas signala programo sub la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj kunlaborado inter Ĉinio kaj Indonezio, konstruita tute laǔ ĉinaj teknikoj kaj kriterioj. Post finkonstruiĝo, la fervojo mallongigos la tempon de pli ol 3 horoj ĝis 40 minutoj por vojaĝi inter Ĝakarto kaj Bandungo.






Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio