Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aǔtismaj adoleskantoj prezentis muzikaĵojn en la 5-a ĈIIE
2022-11-11


La 8-an de novembro venis al la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) 7 aǔtismaj adoleskantoj, kiuj prezentas kvinteton de latunaj blovinstrumentoj kaj saksofonan soloon.



Ili venis el la muzika salono kunfondita de ĉina muzikedukisto Cao Peng kajŝanhaja filantropa fonduso en 2008. La salono celas malfermi la korojn de aǔtismaj infanoj per starigo de muziktrupoj.



En ĈIIE, ili diligente faris prezentadon, kio kortuŝis surlokajn vizitantojn, unu el ili eĉ diris, ke kiam komenciĝis la muzikaĵo ŝiaj larmoj tuj elfalis.



La prezentado funkcias kiel komunikada ponto inter aǔtismaj infanoj kaj la publiko, tio helpas la infanojn havi socian memfidon. Kaj, rigardante la prezentadon, la vizitantoj sentas pli da ĉarmo de la muzikaĵoj prezentitaj sur la sceno de altteknika, mojosa, bonkvalita kaj daǔrigebla ĈIIE.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio