Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina origino de futbalo
2022-11-11

Alproksimiĝas la ĉi-jara futbala mondpokalo de FIFA en Kataro kaj la mondo pli kaj pli interesiĝas pri tiu sporto. Ĉu vi scias, ke futbalo havas sian originon en Ĉinio? La 15-an de julio 2004, post pluraj diskutoj inter fakuloj kaj eminentaj spertuloj pri historio de sportoj, arkeologio kaj Qi-kulturo, FIFA, Azia Federacio pri Futbalo kaj la Ĝenerala Administracio pri Sportoj de Ĉinio kune konfirmis, ke la antikva ĉina sporto cuju, devenigita en Linzi de Ĉinio, estas praformo de futbalo, sekve Linzi estis agnoskata kiel naskiĝloko de futbalo.


Cuju-ludado en korto de la muzeo pri futbalo de Linzi


Nuntempe Linzi estas distrikto de la urbo Zibo en Shandong-provinco de orienta Ĉinio. Tie estis konstruita muzeo pri futbalo por rakonti la historion kaj evoluadon de cuju laŭ tempopaso. Ene de la muzeo estas korto, kie vizitantoj povas spekti cuju-ludadon kaj eĉ provi ĝin! La muzeo ankaŭ konservas dokumentojn kaj memoraĵojn pri la agnosko de Linzi kiel naskiĝloko de Futbalo, kaj pri la nuntempa futbalo. Inter la eksponaĵoj troviĝas cuju-pilko subskribita de Pelé, brazilano konsiderata la reĝo de futbalo.


Cu signifas piedbati, kaj ju estas la nomo de pilko farita el ledo, sekve cuju litere signifas "piedbati pilkon". Tiu sporto ekaperis kaj ekdisvolviĝis dum la periodoj Printempo kaj Aŭtuno (722-481 a.K.) kaj Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kiam Linzi estis la ĉefurbo de Qi-regno. Dum Han-dinastio (206 a.K.-220), cuju rapide disvolviĝis kaj populariĝis, kaj en la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279) la sporto spertis sian gloran epokon. En la dinastioj Yuan (1206-1368), Ming (1368-1644) kaj Qing (1616-1911), la sporto malpopulariĝis iom post iom pro diversaj kialoj.


Cuju-pilko subskribita de Pelé, la reĝo de futbalo


La ekapero de cuju en Linzi tute ne okazis pro hazardo, sed kiel rezulto de la disvolviĝo de tiu grava ĉefurbo kun centmiloj da homoj. Tie vigle disvolviĝis meti-industrio, stimulante komercon kaj la kulturan vivon. Lokaj homoj ĝuis komfortan vivon kaj volis amuziĝi, tiel naskiĝis novaj distraĵoj, inter ili estis cuju. La unua mencio al la sporto aperas en la registroj de la periodo Militantaj Regnoj, dum rakonto pri vizito de la fama politika strategiisto Su Qin al la reĝo Xuan de Qi.


En Han-dinastio, la sporto estis tre populara, kaj pli ofte aperas en historiaj registroj. Homoj rimarkis, ke cuju-ludado fortikigas la korpon kaj stimulas homojn esti persistemaj kaj laboremaj, sekve ĝi fariĝis parto de armea trejnado. Laŭ la registroj de tiu dinastio, kiam la generalo Huo Qubin iris norden kun sia armeo por militi kontraŭ la hunoj, mankis sufiĉe da manĝaĵo por la soldatoj kaj tio povus efiki sur iliaj fizika kaj mensa sano, sed la generalo solvis la problemon per praktikado de cuju, kio tenis la soldatojn feliĉaj kaj konservis iliajn korpojn fortaj por la bataloj.


Cuju estis parto de trejnado de soldatoj en Han-dinastio.


Imperiestroj de Han-dinastio ŝatis spekti cuju-ludadon, en kiu ludantoj estis dividitaj en du teamoj por rekte disputi, kaj imperiestro ilin revuis samkiel ili faras okaze de revuo al armeo. Ankaŭ dum Han-dinastio, estis klopodo normigi la ludon per estigo de oficialaj reguloj, kiuj interalie klarigas, ke la pilko devas esti ronda kaj la cuju-ejo kvadrata, spegulante la koncepton de harmonio inter homo kaj naturo. Surbaze de la ekzisto de 12 monatoj en unu jaro, la nombro de ludantoj estis difinita kiel 12, ses en ĉiu teamo.


En la dinastioj Tang kaj Song, la reguloj ŝanĝiĝis kaj cuju ne plu estis sporto kun du teamoj rekte disputantaj la pilkon sur la kampo, sed sporto kun kampo dividita en teritorioj de du teamoj (tiam nomitaj "armeoj") en nerekta disputo. Oni ne rajtis invadi la teritorion de la alia armeo. Meze, inter la du teritorioj, estis golejo kun truo en formo de okulo. Sen lasi la pilkon tuŝi la grundon, la ludisto devas ŝoti la pilkon trans la golejo por gajni poenton. Aliflanke, ĉiufoje kiam la pilko tuŝas la plankon, la teamo perdas unu poenton.



Alia interesa punkto estas la evoluo de la pilko, kio fariĝis malpli peza laŭ tempopaso, sekve la sporto populariĝis ankaŭ inter virinoj. Dum la periodo Militantaj Regnoj kaj dum la dinastioj Qin (221-206 a.K.) kaj Han, la pilko estis farĉita de solida materialo, sed dum Tang-dinastio oni komencis farĉi ĝin per besta veziko plenigita de aero. La nombro de ledopecoj kreskis iom post iom por igi la pilkon pli ronda, kaj la pilkoj de Song-dinastio, faritaj el 12 ledpecoj, estis jam sufiĉe similaj al tiuj de nuntempa futbalo.


Alia populara stilo de cuju estis konata kiel libera piedpilkado, kio konsistis je elmontrado de sia lerteco pri piedbatado kaj kontrolado de la pilko. Pro tio, ke ĝi postulis nenion krom unu pilko, tiu variaĵo de la sporto fariĝis la plej populara inter la homamaso kaj estis praktikata unuope aŭ en grupoj de ĝis dek homoj. La trukoj kaj movoj en piedpilkado estis konataj per la vorto xieshu, dividitaj en tri grupoj: tiuj pri kontrolado de la pilko per ŝultro, brusto, dorso kaj kapo estis la lerteco de la supra parto de la korpo; kontrolado de pilko per genuo, talio kaj abdomeno estis la lerteco de la meza parto de la korpo; kaj la kontrolado de la pilko per kruroj, piedoj, piedartiko, fingroj kaj kalkano estis la lerteco de la suba parto de la korpo. La kombinado de tiuj tri specoj da lerteco en serio da movoj por kontroli la pilkon korespondis al malsamaj poentaroj. Konkursoj de tiu stilo de cuju estis tre similaj al la nunaj konkursoj de liberstila piedpilkado, en kiuj venkas tiu, kiu faras la plej malfacilajn manovrojn per la pilko kun laŭeble malmultaj eraroj.


Cuju-isto elmontras sian lertecon en xieshu.


Pro diversaj problemoj enlande kaj eksterlande, cuju iom post iom malaperis de la ĉiutaga vivo de ĉinoj dum la lastaj tri dinastioj de imperia Ĉinio, kaj estas nuntempe malpopulara. En 2006, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio agnoskis cuju kiel unu el la unuaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la lando, estigante gravan paŝon por ĝia revigligo.



Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio