Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 4-a Esperanto-forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo okazis hibride
2022-11-09

En la 5a de novembro, la 4-a Esperanto-forumo inter Seulo kaj Ŝanhajo okazis hibride sub la temo "transporto kaj turismo", organizita de la seula filio de la Korea Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA). La forumo okazis kun la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Busan, Sud-Koreio, kaj ŝanhajaj esperantistoj ĉeestis per Zoom aŭ Tencent-kunvenejo rete. Tiu forumo okazis en Ŝanhajo decembre 2019, kaj poste laŭvice okazas inter la du urboj.



En la forumo SHI Linjuan (Juana), ZHANG Xuelei, TANG Yong, ZHANG Han de ŜEA kaj CHOI Sukhee (Matena), LEE Junghee (Hela) kaj BAK Giwan (Amondo) de KEA respektive faris prelegojn kun la temoj "unutaga sperto de ŝanhaja transportado", "konciza historio de ĉina fervoja transportado", "transport-ŝanĝiĝoj de insulo Chongming", "kiel akiri elektron kiam oni perdas ĉiujn ligilojn al elektrofonto sur vojo de turismo", "Hwaseong-fortikaĵo", "vojaĝo per diversaj veturiloj en Sud-Koreio" kaj "20 jarojn 270 000 km en Ĉinio". Ili prezentis kaj diskutis pri transporto kaj turismo de ambaŭ landoj.



Ĉirkaŭ 160 homoj partoprenis en la forumo, inkluzive de 95 en la urbo Busan kaj 60 rete. Ili estis esperantistoj el Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio, Nepalo kaj Kanado.


Verkis Shen Xiaoxi

Redaktoro: Zhao Wenqi



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio