Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internaciaj entreprenoj pri servoj en la 5-a ĈIIE
2022-11-04


En la sevokomerca zono de la 5-a ĈIIE multaj novaj kaj malnovaj partoprenantoj alportis lanĉotajn produktojn kaj specialajn servojn por ĉina merkato.


"Ĉinio estas la plej grava komerca partnero de Hamburga Haveno, en ĉiuj tri konteneroj, unu venis el aǔ al Ĉinio. De la pasintaj 5 jaroj, nia budo pli kaj pli grandiĝas en ĈIIE kaj allogas pli kaj pli multe da vizitantoj." Tion diris Axel Mattern, ĉefadministranto pri Merkatiko de Hamburga Haveno. Li diris, ke ĈIIE estas jam grava platformo por vid-al-vida interŝanĝo de la haveno kaj ĉinaj partneroj kaj aliaj klientoj.


"ĈIIE laǔorde okazas en sinsekvaj 5 jaroj kaj ĝiaj kvalito kaj skalo daǔre leviĝas, tio ne nur montras la fortikecon de ĉina ekonomio kaj decidemon de la lando ĉe pordomalfermo, sed ankaǔ estas la frukto de ĉiuj partoprenantoj kiuj fokusas sur bezono kaj aktive reagas", diris Jose Vinals, prezidanto de la grupo Standard Chartered, aldonante, ke la grupo ĉiuflanke prezentos siajn ilojn por translandaj investo kaj komerco surrete kaj reale.


Liao Yijian, prezidanto de la banko HSBC, diris, ke en la pasintaj 5 jaroj, pli kaj pli vastiĝas la amika rondo de ĈIIE, evidentiĝas la ekstera efiko. La banko ĉeestis en ĉiufoja ĈIIE kaj vidas ĝian pozitivan rolon en akcelado de translanda komerco kaj tutmonda kresko.


La kompanio Flexport klopodas en ĉina merkato dum pli ol 6 jaroj, en la 5-aĈIIE ĝi plene prezentos la ciferecan platformon, altefikan proviz-ĉenan teknikon kaj loĝistikan solvon.


La kompanio Deloitte projektis la eksponan budon "sperta centro de metaforo", per teknikoj de virtuala realo kaj pliigita realo oni povas eniĝi en virtualan spacon kaj kompreni rialtajn sciojn. Patrick Tsang, ĉefadministranto de la ĉina subkompanio de Deloitte, diris, ke la kompanio ĉeestas en ĉiufoja ĈIIE ĝuste proĝia granda platforma efiko.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio