Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE, ora pordego al ĉina merkato
2022-11-03

La 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro.



ĈIIE ĉiujare okazas, ĝi helpas eksponaĵojn fariĝi negocaj varoj kaj eksponantojn investantoj, akcelas interŝanĝojn de kreivo kaj opinioj, kaj kunligas Ĉinion kun la mondo. Ĝia efiko, kiel platformo por internaciaj negocoj, investado, kultura interŝanĝo kaj kunlaboroj, estas pli evidenta, kaj ĝi mem fariĝis komuna internacia havaĵo de la tuta mondo.


Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en la inaǔguro de la 1-a ĈIIE, ke la ekspozicio ne nur okazos ĉiujare, sed ankaǔ estos altnivela, altefika kaj pli kaj pli bona.


Promeso valoras kiel oro. ĈIIE pli kaj pli bona prezentas efikon de grandskalo. En la pasintaj 4 jaroj, jaro-post-jare partoprenis en ĝi pli ol 120 industri-gvidaj entreprenoj, inkluzive de iuj el la plej bonaj 500 kompanioj de la mondo. En la 5-aĈIIE, tiaj kompanioj superis 280 -- 90% el la plej bonaj entreprenoj revenas al la ekspozicio. ĈIIE jam estas lanĉejo de tutmondaj novaj produktoj, pintaj teknikoj kaj kreivaj servoj.


La kompanio Astra Zeneca starigis specialan budon por ĉi-jara ĈIIE por prezenti la fruktojn akiritajn en la pasintaj 4 ĈIIE. "Ni reale sentas la eksteran efikon deĈIIE." Wang Lei, tutmonda plenuma vicprezidanto de la kompanio, diris, "ĈIIE estas ne nur perioda resumo de nia evoluo en Ĉinio, sed ankaǔ ŝanco por komenci kunlaborojn kaj interŝanĝojn. Ni partoprenos ĉiujare, kaj klopodos por brilaj atingoj."


Paul Zilungisele Tembe, sud-afrika fakulo pri Ĉinio, diris, ke la ĉina merkato plenas de vigleco kaj povo. Sub la fono de malforta rekresko de monda ekonomio,ĈIIE pliigas fidon de diverslandaj firmaoj.


Kassym-Jomart Tokayev, kazaĥa prezidento, diris, ke ĈIIE estas ora pordego al ĉina merkato. Malferminte la pordegon, la mondo vidos, ke Ĉinio etendas siajn brakojn provizante al diversaj landoj pli da ŝancoj pri merkato, investo kaj kresko, por ke nia komuna disvolviĝo efektiviĝu.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio