Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas nova en la 5-a ĈIIE?
2022-11-03


En ĉiufoja ĈIIE (Ĉina Internacia Importa Ekspozicio) novaj varoj estas ĉiam okulfrapaj. Inter ili la fruktoj de alttekniko estas la plej atendataj. En ĉi-jara ĈIIE oni starigis specialajn zonojn por semoj de agrikulturaj plantaĵoj kaj artefarita intelekto, optimumigis zonojn de malaltellasa energio kaj mediprotekta tekniko kaj plivastigis la zonojn pri kreivaĵo, kie estos prezentataj pli ol 150 novkreitaj firmaoj de la kampoj de ekipaĵoj, konsumaĵoj, medicino, aǔtoj kaj aliaj.




La spert-zono pri artefarita intelekto inkludas plurajn aplikajn kazojn, ekzemple futbalo inter robotoj por la monda pokalo, danca prezentado de robotoj, virtuala realeca konkurso de elektronika sporto kaj tiel plu. Vizitantoj povas surloke krei avataron, partopreni en nuban kunvenon, ĉeesti en nuba leciono, ĝui VR-versian holografian koncerton kaj similajn vivŝanĝojn alportitajn de tekniko.


Menciinde estas, ke ĉi-jare ĈIIE starigis eksponejon "Ĉinio en la lastaj dek jaroj -- atingoj de pordmalfermo" por montri la fruktojn de reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio en nova epoko.


Krome, estas novigo de kulturaj interŝanĝoj en ĈIIE. La ekspona terareo por kulturaj interŝanĝoj de la 5-a ĈIIE atingos 32 mil kvadratajn metrojn, superis tiun de la pasinta, inkluzive de eksponejoj por tradiciaj markoj de Ĉinio, nemateriaj kulturaj heredaĵoj, ŝtatnivelaj paŝ-stratoj kaj turismo en Ĉinio, kaj sur la placo deĈIIE estos pli ol 80 publikprofitaj prezentadoj kaj eksponadoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio