Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Grandiĝas skalo de ĈIIE
2022-11-03


Inter la 5-a kaj la 10-a de novembro en Ŝanhajo okazos la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉi-jare ekzistas pli da defioj por okazigo de granda internacia ekspozicio pro la epidemio de KOVIM-19 kaj necerta monda situacio. "ĈIIE funkcias kiel trankviligilo, kio donas al ni fidon enradiki en Ĉinio kaj disvolvi." Laǔ multaj partoprenantoj, la normala okazigo de ĈIIE donas fidon al translandaj entreprenoj eniĝi en ĉinan merkaton. Tio ankaǔ sentigas homojn, ke la lando volas dividi merkatajn ŝancojn kun aliaj landoj kaj antaǔenpuŝi la rekreskiĝon de la monda ekonomio.



La ekspozicion partoprenos reprezentantoj el entute 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, kaj la landoj inkludas ne nur evoluintajn kaj evoluantajn landojn, sed ankaǔ kelkajn el la plej malevoluintaj landoj. Firmaoj el 127 landoj kaj regionoj ĉeestos entreprenan sub-ekspozicion, reprezentantoj de 66 landoj kaj 3 internaciaj organizoj ĉeestos landan sub-ekspozicion, la nombroj de partoprenantoj de la du sub-ekspozicioj superis tiun de la pasinta ĈIIE.


Samtempe, ĉi-jare estas la unua jaro de ekfunkcio de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (angla mallongigo: RCEP), firmaoj de ĉiuj RCEP-membroj partoprenos en ĈIIE. Ankaǔ multiĝis la firmaoj de la landoj laǔ la Zono kaj Vojo kaj de la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Krome, Nikaragvo, Ĝibutio, Maǔritanio, Komoroj, Mozambiko, Demokratia Respubliko Kongo, Irako kaj Islando estas la landoj, kiuj unuafoje ĉeestos en ĈIIE.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio