Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE altiras entreprenojn kaj firmaojn el 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj
2022-11-02

La 1an de novembro organizanto de la 5a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) diris, ke reprezentantoj el entute 145 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj partoprenos la 5an ĈIIE en Ŝanhajo.



Sun Chenghai, vicdirektoro de ĈIIE-buroo, diris en gazetara konferenco, ke 284 industri-gvidaj entreprenoj, inkluzive de iuj el la plej bonaj 500 kompanioj de la mondo, partoprenos ĉi-jaran ĈIIE.


Novaj ekspozici-zonoj estos malfermitaj ĉi-jare por prezenti kultivaĵajn semojn kaj artefaritan intelekton, kaj centoj da novaj produktoj en konsumo, agrikulturo, teknologio kaj servo debutos ĉi-jare.



La Raporto pri Monda Malfermo 2022 estos publikigita en la Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo -- flanka evento de ĈIIE. Laŭ Sun, ĉi-jara forumo havos pli ol 20 subforumojn.


La kvina ĈIIE okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. Kiel la monde unua naci-nivela ekspozicio kun la temo de importado, ĈIIE okazas en Ŝanhajo ĉiujare ekde 2018.




Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio