Artaĵoj en la 5-a ĈIIE |
2022-11-02 |
En la lasta jaro, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) unuafoje starigis la sekcion en ekspozicia zono pri antikvaĵoj kaj artaĵoj. Ĉi-jare tiu ĉi sekcio estos montrita en pli granda skalo, kun pli diversaj specoj kaj pli alta kvalito de eksponaĵoj. Ĝis nun, entute 12 eksterlandaj institucioj pri antikvaĵoj kaj artaĵoj el 5 landoj kaj regionoj, inkluzive de Britio, Usono kaj Hongkongo de Ĉinio, konfirmis partoprenon en la ekspozicio, kun 102 eksponaĵoj en ekspozicia areo de preskaŭ 2 500 kvadrataj metroj. Eksponiĝos tie 43 antikvaĵoj kun la totala valoro de ĉirkaŭ 316 milionoj da juanoj. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |