Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi ŝatas avokadon? Afrikaj avokadoj eniĝas en Ĉinion
2022-11-01


Kenjo estas la dua plej granda produktejo de avokado en Afriko, kaj avokado estas la plej multe eksportata frukto de la lando. En junio la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio anoncis, ke freŝaj avokadoj de Kenjo, kiuj estis ekzamenitaj de la ĉina dogano, ricevos permeson eniĝi en la ĉinan merkaton. Nun granda nombro da kenjaj avokadoj eniĝas en la merkaton de Ĉinio. Kaj en la 5-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ankaŭ prezentiĝos freŝaj afrikaj avokadoj, kiuj allogos ĉinajn konsumantojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio