Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alberto Lombardo: Gvidantaro de KPĈ povas interpreti la plej profundajn dezirojn de ĉina popolo
2022-10-27

Profesoro Lombardo estas membro de la Centra Komitato kaj de la Politika Buroo de la Komunista Partio en Italujo, en kiu li estas engaĝita kiel estro de la Internacia Fako, estro de Studoj kaj Edukado kaj direktoro de la partia revuo La Riscossa. Ni intervjuis lin pri la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.


 

La 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

 

La Komunista Partio de Ĉinio estas la plej granda politika partio en la mondo kun pli ol 90 milionoj da membroj. Ĉi tiu nombro jam estas impona en si mem. Tamen, la kvanto mem estas kvalito kaj tial la pezo de tio, kion faras KPĈ, efikas sur la tuta komunisma mondo kaj, kiel gvida partio de la ĉina popolo, sur la tuta mondo.

 

La laboro, kiun ni povas fari laŭeble, estas kontraŭbatali la venenan kontraŭĉinan kampanjon, kiun la Okcidento akrigas, por klarigi, ke tio estas profunde kontraŭa al la deziroj kaj interesoj de la popoloj, ĉefe de tiuj eŭropaj. Ke la ekonomiaj perspektivoj de egaleca komerco estas ŝanco ne perdebla por malgrandaj kaj grandaj operaciantoj al lando, kiu jam estas la plej potenca altira poluso en la mondo. Ke ekkoni la grandan ĉinan kulturon estas unika ŝanco en la vivo de ni ĉiuj. Historio iras en ĉi tiun direkton kaj ne kutimas atendi tiujn, kiuj restadas sur malnovaj skemoj jam malnoviĝintaj.

 

Tial ĉiu ŝanco renkontiĝi, ĉiu propono pri scienca kaj kultura kunlaboro kun la ĉinaj aŭtoritatoj estas internaciisma devo por nia lando, kaj ankaŭ grandega plezuro.

 

La iniciato de la Zono kaj Vojo

 

La iniciato de la Zono kaj Vojo estas elstara ideo, kiu povas meti ĉiujn popolojn sur la vojon de komuna evoluo por pli bona mondo. La mondon oni ne povas plibonigi per belaj vortoj aŭ per manifestacioj, kiuj per vortoj petas pacon, konservadon de la medio, ĉesigon de la tutmonda malsato. Ĉiuj altvaloraj aferoj, sed kiujn ni vidis dum tro da jaroj en niaj landoj, estis la okazo por kolosa kamuflad-operacio de kapitalismo kaj okcidenta lando.

 

La komune gajna politiko, kiun Ĉinio praktikas rilate al la nacioj, kun kiuj ĝi komercas kaj traktas, iras en ĉi tiun direkton kaj havas du avantaĝojn: unua, ĝi estas daŭrigebla, ĉar ĝi provizas tiujn naciojn per la iloj por iĝi memstaraj en progresema kaj stabila maniero en la tempo; "mi ne donas al vi fiŝojn, sed mi instruas vin fiŝkapti"; dua, ĝi permesas al tiuj nacioj, dum respekto al ilia politika sendependeco, krei la kondiĉojn ankaŭ por socia liberiĝo. Ambaŭ ĉi tiuj du aferoj ne povas esti "eksporteblaj", ne ekzistas sistem-modelo valida por ĉiuj kaj trudebla al ĉiuj.

 

Ĉinigo de la marksisma teorio

 

Gravaj sendependaj popolesploraj fontoj asignas eĉ 91 procentojn de fido, kiun ĉinaj civitanoj metas en sian registaron, pliiĝon de 9 procentoj. Ĉi tio estas la plej bona pruvo, ke la gvidantaro de KPĈ povis interpreti la plej profundajn dezirojn de la tuta ĉina popolo.

 

En la sama okazo jam menciita, mi povis substreki elementojn de kontinueco kaj novigado en la ĉina socialismo, kompare kun tio, kion Markso povis vidi en sia vivo. Mi menciis, kiel socialismo kun ĉinaj trajtoj ne povas esti rigardata nur kiel speco de "granda nova ekonomika politiko", ĝi estus nelojale kaj ĉefe nejuste rilate al la klopodoj de la ĉina popolo, gvidata de KPĈ: ĝi estas nova afero, taŭga por Ĉinio, kiun ni povas lerni multe, sed certe ne kopii kiel lernejanoj.

 

Tutflanka konstruado de moderna socialisma lando

 

En la realo, hodiaŭ ni kapablas ĉirkaŭpreni per unu rigardo la tutan evoluon de la konstruado de la socialismo en Ĉinio: de Mao-revolucio, al la reformoj de Deng kaj al la socialismo kun ĉinaj trajtoj por nova epoko de Xi. Komparante ĉi tiun vojon al tiu de saltisto, ni povas nomi la unuan fazon de akumulado de fortoj, la dua de elano kaj la tria de antaŭensvingiĝo. La dua pivotis sur la unua kaj la tria sur la unuaj du. Malgraŭ la profundaj diferencoj en la politikoj, ilia kontinueco povas esti komprenata de ni nur nuntempe.

 

Ĉu eraroj, faloj, malsukcesoj, malegalecoj, distordoj? KPĈ nenion neas kaj nenion kaŝas. "La partio estas granda ne ĉar ĝi neniam eraras, sed ĉar ĝi rekonas kaj korektas siajn erarojn", diras la ĉinaj kamaradoj. Sed la bildo devas esti juĝita post kiam ĝi estas finita, anstataŭe la evoluo de homaj socioj estas je ĉies vido. Ja en Ĉinio oni faras ion, kion la homaro neniam faris antaŭe.

 

Kiel diris prezidanto Xi Jinping, la Komunista Partio estis la motoro kaj estas la farinto de ĉi tiu vojo. Sen ĝi, tio, kio estis farita kaj kio restas farenda, ne estus ebla. Kaj tio estis farita danke al la nerompebla unueco inter la partio kaj la ĉina popolo.




Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio