Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fabio Massimo Parenti:Hodiaŭ Ĉinujo estas lando inventema kaj avangarda
2022-10-27

Okaze de la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinujo, politika evento, kiun ni konsideras aparte grava, por kompreni ĝiajn potencialon kaj eblajn efikojn sur internaciaj dinamikoj kaj ekvilibroj, ni turnas nin al fakulo pri tiu ĉi sektoro, profesoro Fabio Massimo Parenti. 

 

Fabio Massimo Parenti, Ph.D. en geopolitiko, geostrategio kaj geoekonomiko, estas nuntempe asista profesoro en la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj de Pekino, kie li instruas la internacian politikan ekonomion, estas docento ĉe Lorenzo de' Medici -- itala internacia instituto en Florenco. Jen kelkaj liaj ĉefaj vidpunktoj:

 


La 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

 

La gvidado de Xi Jinping garantiis la internacian projekcion kaj eksterordinaran internan disvolviĝon de Ĉinujo, kun akcelo rilate al la atingo de la ĉefaj celoj de la partio kaj de la lando por redukto kaj venko de absoluta malriĉeco en Ĉinujo. Danke al prezidanto Xi Jinping, Ĉinujo evoluas pli rapide, kaj oni atingis tre gravajn kaj tre signifajn sociajn celojn, unikajn en la historio de la lando kaj tutmonde.

 

Tiu ĉi konfirmo kaj la novaj linioj kaj novaj celoj, kiuj aperos el la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, reprezentas tre gravan eventon precipe por la tiel nomataj nealiancitaj landoj, kiuj reprezentas la plimulton de la monda loĝantaro kaj kiuj trovas kaj rigardas Ĉinujon kiel ĉiam pli fundamentan kaj neanstataŭigeblan partneron por aspiri al procezoj de emancipiĝo, se ne analogaj al tiuj de Ĉinujo, ĉiukaze signifaj por la tuta Afriko, granda parto de Azio, same kiel por Sud-Ameriko.

 

Ĉinujo ne plu estas la fabriko de la mondo, kaj ĝi ne plu dependas de eksportaĵoj. Hodiaŭ Ĉinujo estas lando inventema kaj avangarda. Konstante kreskas la importado en la lando, kiel pruvas la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

 

Mi rekomendus daŭrigi labori en tiuj aspektoj, kiuj ankoraŭ bezonas longan vojon, kiel kreado de ekologia civilizacio, esplorado kaj efektivigo de projektoj kiel eble plej longdaŭraj kaj ekologie elteneblaj. Neniam perdu la socialisman inspiron kaj pli kaj pli atentu la socian evoluon de la lando.

 

 

La Iniciato de la Zono kaj Vojo

 

Iuj okcidentaj invest-planoj estis lanĉitaj kiel sloganoj, en kelkaj kazoj la programitaj rimedoj estas sufiĉe limigitaj, kaj fakte nenio estas konata pri la kapablo de tiuj iniciatoj. La iniciato de la Zono kaj Vojo, laŭ mi, estas la sekvenda modelo rilate al tutmondaj krizoj, modelo centrita sur ekonomia kaj kultura kunlaboro, dialogo kaj reciproka respekto. Ĉi tiuj ingrediencoj devas esti konfirmitaj, ĉar ili estas la solaj, kiuj povas garantii resaniĝon tie, kie estas sufero kaj devus esti metitaj antaŭ ajna tutmonda iniciato.

 

La iniciato de la Zono kaj Vojo estas laboratorio, ĝi ĉiam koncentriĝis sur novaj sferoj de interveno, komencante de la celo plimulte ligi la mondajn regionojn, eĉ ene de ili, alvenante al propono pri paca kunlaboro inter landoj, kiu ne kuntrenas fortan politikan enmiksiĝon krom en la dimensio de politika kunordigo por administri tutmondajn aferojn kaj gravajn internaciajn problemojn: terorismo, klimatŝanĝiĝo, nun recesio, aŭ kunlaboro en la kampo de sano.

 

 

La ĉina filozofio pri kunlaboro kaj disvolviĝo

 

Ĉinujo havas kulturan heredaĵon, kiu estas riĉaĵo por ĉiuj popoloj de la mondo, tiel estis en la historio kaj tiel estas hodiaŭ, ke Ĉinujo havas grandan ekonomian kaj politikan pezon. Tiuj ĉi tradicioj bazitaj sur solidareco, sur paca kunvivado, sur neenmiksiĝo, kio ne signifas ne havi politikan influon, sed kio signifas ne havi la volon manipuli politikajn enlandajn procezojn.

 

La politikoj de Pekino kaj ĝia maniero rilati kun la cetera mondo, ambaŭ laŭ la principoj de la ĉina filozofio, estas absolute akcepteblaj, mi esprimas la plej bonan socialisman internaciismon, ne en la ideologia formo, sed en la formo de kunvivado, konstanta esploro per la dialogo de ajna formo de kompromiso, kiu ebligas al ni atingi profitajn rezultojn por ĉiuj.




Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio