Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vito Petrocelli: Socialismo kun ĉinaj trajtoj estas motoro de ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio
2022-10-26

Vito Petrocelli estas senatano de la Itala Respubliko kaj prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Inter-parlamenta Unio. Ni intervjuis lin pri Ĉinio kaj jen kelkaj liaj opinioj.

 

Senatano Vito Petrocelli (maldekstre) dum oficiala renkontiĝo kun Song Tao, tiama estro

de la Internacia Departemento de KPĈ, en Pekino 2018

 

La 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

 

La Tutlanda Kongreso de KPĈ estas atente sekvata en ĉiuj landoj de la mondo, kaj de politikistoj kaj ordinaraj civitanoj. La kongreso determinas la novan politikan linion de la partio. Temas pri evento, kiu havas la saman gravecon kiel la elektoj en grandaj okcidentaj landoj.

 

Mi esperas, ke mi povos doni mian kontribuon al la nova gvidantaro, ĉar Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al ĉinoj. Turismo, kulturo kaj komerco povas eĉ pli pliboniĝi, se ni konservas fortajn politikajn rilatojn.

 

La iniciato de la Zono kaj Vojo

 

Mi partoprenis la duan Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro en Pekino en aprilo 2019 por pli bone kompreni la potencialon de la iniciato lanĉita de prezidanto Xi Jinping.

 

Socialismo kun la ĉinaj trajtoj estas la motoro de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando. Mi daŭre estas granda subtenanto de la potencialo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj mi opinias, ke la subskribo de la memorando de interkompreno inter Italio kaj Ĉinio estas la plej bona strategia elekto farita de la registaro de Giuseppe Conte en 2019.




Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio