Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raid Fahmi: Ĉinio donas valoran ŝancon al evoluantaj landoj
2022-10-26

Raid Fahmi naskiĝis en la iraka ĉefurbo, Bagdado. Li estas diplomiĝinto de la Londona Lernejo pri Ekonomio, la Reĝino Maria Universitato de Londono, kaj la Universitato Sorbono de Parizo. En 2006 Raid Fahmi estis nomumita ministro pri scienco kaj teknologio en la nacia unuecregistaro de la tiama ĉefministro Nuri al-Maliki. Ni intervjuis lin pri la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.



La 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio

 

En la lastaj jardekoj la Ĉina Popola Respubliko, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝia politiko de reformado kaj pordmalfermo, malfermis la vojon por konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj. Tio ebligis grandajn atingojn kaj sukcesojn, por ke Ĉinio iĝu la dua plej granda en la mondo ekonomia potenco, kaj grandaj paŝoj estis faritaj por antaŭenigi la realon de la ĉina popolo en ĉiuj kampoj de la vivo.

 

Tial Ĉinio fariĝis tiom grava, ke ĝi ludas pivotan rolon tutmonde, danke al la eksterordinaraj kreskokvantoj de ĝia ekonomio kaj ĝia rapida progreso en la ekonomia, scienca kaj teknologia kampoj. Kaj ankaŭ dank' al la daŭra ekspansio de la rondo de ĝiaj internaciaj rilatoj bazitaj sur reciprokaj interesoj, neenmiksiĝo en internaj aferoj kaj protektado de la monda paco, kaj kun plimalboniĝo de la krizoj rilataj al tutmondigita kapitalismo, unupolusa regado estas rompita kaj formiĝas multpolusa mondo.

 

Koncerne la evoluantajn landojn, kiuj trovas kapablan kaj fidindan partneron en la Ĉina Popola Respubliko, ili kontente rigardas la sukcesojn de Ĉinio kaj esperas, ke ĝia rolo kaj statuso je la internacia nivelo plifortiĝos. Kiel forto, kiu konstante celas konservi la mondan pacon, haltigi eksterlandan enmiksiĝon kaj respekti la suverenecon kaj sendependecon de ŝtatoj, Ĉinio ankaŭ celas krei etoson emi stabilecon, pace solvi konfliktojn kaj kuraĝigi la procezon de disvolviĝo ekonomia, socia kaj homa je la tutmonda nivelo kaj en ĉiu regiono kaj lando.

 

La ĝisnuna sperto montris la avantaĝojn de la konstruata socialisma sistemo, kiu samtempe prezentas mankojn kaj malekvilibrojn, pri kiuj la ĉina gvidantaro konscias kaj la partio ludas centran rolon en la mastrumado kaj traktado de ili kaj en la decido de la ĝusta vojo por daŭrigi la marŝon al socialisma socio.

 

La Iniciato de la Zono kaj Vojo

 

Antaŭ kelkaj jaroj, prezidanto Xi Jinping lanĉis la koncepton pri konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco, kaj ĉi tiu koncepto larĝe esprimas la humanecan kaj progreseman vidon de prezidanto Xi Jinping, kiu sisteme klarigis la signifojn kaj implicojn de ĉi tiu koncepto per serio de pensoj kaj opinioj, kiujn li prezentis en multaj el siaj paroladoj kaj skribaĵoj.

 

La iniciato de la Zono kaj Vojo povas esti enkadrigita ene de la koncepto pri konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj efektivigo de ĝiaj celoj. Kun la iniciato, Ĉinio donas valoran ŝancon al evoluantaj landoj, precipe konstrui partnerecojn surbaze de egaleco kaj komunaj interesoj por starigi progresintajn infrastrukturajn projektojn.

 

Komuna estonteco por la homaro

 

Ni subtenas la alvokon de prezidanto Xi Jinping konstrui tiajn rilatojn, kiuj celas al komuna estonteco por la homaro, kaj trovi pacan solvojn al problemoj, kunigi klopodojn por tutmonda ekonomia disvolviĝo, alfronti la danĝerojn de klimatŝanĝiĝo, batali epidemiojn, disvolvi la sciencajn kaj teknologiajn kapablojn de nia mondo, kuraĝigi novigon kaj konstrui pli justan kaj prosperan mondon.

 

Ni senpacience atendas, ke Ĉinio ludu kreskantan rolon en konservado de la monda paco, solvado de disputoj kaj subteno de kaŭzoj kaj luktoj de popoloj kontraŭ ĉiuj formoj de ekspluatado, subpremo kaj agreso, kaj pro libereco, sendependeco, demokratio kaj socia progreso.




Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio