Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio ne importas modelojn de aliaj landoj nek eksportas ĉinan modelon
2022-10-24


La 24-an de oktobro en la gazetara konferenco pri eksplikoj de la raporto al la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de KPĈ Sun Yeli diris, ke Ĉinio ne importas modelojn de aliaj landoj, kaj firme oponas, ke aliaj landoj trudu sian modelon al Ĉinio.


La ĉinstila modernigo estas modernigo kun granda loĝantaro, en kiu ĉiuj homoj riĉiĝas, materia civilizacio kaj spirita civilizacio estas en akordo, kaj homoj kaj la naturo kunekzistas harmonie, kaj kiu prenas la vojon de paca disvolviĝo.


Sun diris, ke devas esti respektataj klopodoj de ĉiuj landoj pri memdecida esplorado de moderniga vojo laŭ siaj landaj stiuacioj. Ĉinstila modernigo liveras novan elekton por disvolvado de la homaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio