Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-Muzeo de Ĉinio lanĉis du librojn
2022-10-21

La 18an de oktobro, organizita de Zaozhuang-Universitato kaj Shandong-a Esperanto-Klubo, en la Esperanto-muzeo de Ĉinio okazis librolanĉo pri du novaj libroj, kiuj estas Zhuangzi kaj La Lumo de Espero.



La libro Zhuangzi estas filozofia klasikaĵo de antikva Ĉinio, kiu disvolvis la taoismon de Laozi. Ĝi estas esperantigita de s-ro Sasaki Teruhiro, profesoro de Zaozhuang-Universitato. La Lumo de Espero estas memor-artikolaro pri 10-jara jubileo de Shandong-a Esperanto-Klubo. 




Gvidis la librolanĉon vicprofesoro Wu Juan, kiu estas la respondeculino de Esperanto-fako de la universitato. S-ro Sun Minxiao (Semio) rakontis pri la redaktado de la du libroj. Du instruistoj kaj du studentoj faris paroladojn pri la libroj. 31 studentoj kaj instruistoj ĉeestis en la evento.



Verkis Sun Mingxiao

Redaktis Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio