Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj gvidantoj gratulas sukceson de la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ
2022-10-20

Okaze de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), gvidantoj de fremdlandaj partioj sendis mesaĝojn al KPĈ kaj Xi Jinping, ĝenerala sekretario de KPĈ gratulante sukceson de la kongreso.


Alassane Dramane Ouattara, prezidento de Eburbordo, diris, ke la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas granda afero por la ĉina politiko, li volas daǔre antaǔenpuŝi la profundigon de ambaǔflankaj rilatoj kaj ambaǔflanka amikeco por feliĉigi la popolojn de la du landoj.


Dinesh Chandra Rupasinghe Gunawardena, ĉefministro de Srilanko, diris, ke KPĈ gvidas Ĉinion sur la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kio malfermis novan epokon por la monda disvolvado, akcele al komuna prospero de Azio, Afriko, Latin-ameriko kaj eĉ la tuta mondo.


Gaston Alphonso Browne, ĉefministro de Antigvo kaj Barbudo, diris, ke la kongreso, surbaze de resumo al plenumitaj laboroj, gvidos Ĉinion akiri evidentajn progresojn dum nova marŝado.


Manasseh Damukana Sogavare, ĉefministro de Salomonoj, diris, ke sub la gvido de KPĈ, la ĉina registaro kaj la popolo akiris multajn atingojn ĉe mildigo de malriĉeco kaj verda disvolvado. La registaro de Salomonoj firme subtenas Ĉinion fariĝi moderna socialisma lando kun ĉinaj trajtoj kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio