Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Solvi la demandon pri Taiwan de Ĉinio estas afero de ĉina popolo mem
2022-10-20


La 16an de oktobro en la Granda Popola Halo de Pekino inaŭguriĝis la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de KPĈ. Xi diris, ke solvi demandon pri Taiwan de Ĉinio estas afero de la ĉina popolo kaj devas esti decidita de ĝi mem. Ĉinio penados por la paca reunuiĝo kun la plej granda sincereco kaj siaj plej bonaj klopodoj, sed neniam promesos rezigni la uzon de armeo kaj rezervos la eblon alpreni ĉiujn necesajn rimedojn. Tio celas kontraŭbatali la intervenon de eksteraj fortoj kaj la tre malmultaj secesiistoj de "taiwan-a sendependeco" kaj iliaj secesiismaj agadoj, kaj neniam celas la plimulton de taiwan-aj samlandanoj. La historiaj radoj de la nacia reunuiĝo kaj nacia reprosperiĝo rulas antaŭen, kaj la kompleta reunuiĝo de la patrujo devas esti realigita kaj realigebla!


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio