Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chen Yunzhen: Heredanto de ĉjang-a brodarto
2022-10-19

51-jara Chen Yunzhen estas respondeculo de loka kooperativo pri ĉjang-a brodarto, Beichuan-a Ĉjiang-a Aǔtonoma Gubernio, Sichuan-provinco. En 2012 ŝi ekhavis la titolon de provinc-nivela heredanto de ĉjang-a brodarto. Ĉjang-a brodarto estas populara en loĝlokoj de ĉjang-a etno, ĉefe temas pri naturaj objektoj bonsignifaj kaj havas okulfrapajn kolorojn. En 2008 la arto fariĝis unu el la duagrupaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.



Jam de multaj jaroj Chen klopodas heredigi kaj progresigi la brodarton, ŝi gvidas lokajn virinojn brodi pompajn bildojn kaj tiel kreskigi sian enspezon.



En majo, la provinco okazigis la 12-an konferencon de loka komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por elekti siajn reprezentantojn por la 20-a Tutlanda Konferenco de KPĈ, en ĝi Chen, kiu membriĝis en KPĈ en 2000, fariĝis la ununura reprezentanto proponita de ĉjang-a regiono. Ŝi diris: "Sen la partio ni ne estus feliĉaj, nek mi havas mian heredadon pri ĉjang-a brodarto."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio