Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis nura bredata palasa virkato en Ĉinio
2022-10-18


La 10-an de oktobro, forpasis la nura hombredata palasa virkato en Ĉinio, Sunsimiao, en la aĝo de sep jaroj kaj duono, pro glutŝtopiĝo de kokaĵo, laŭ nekrologo de Xining-a Sovaĝbesta Zoologia Ĝardeno.


Laŭ informo, Sunsimiao, naskita en 2015, estis savita en tiu jaro de la Qinghai-a Centro pri Savado, Kuracado kaj Bredado de Sovaĝaj Bestoj. Poste, ĝi estis bredata de laborantoj kaj elkreskis en la ĝardeno.

 

En 2021, Sunsimiao kaj Sunshangxiang, ina palasa kato savita de la centro en 2019, havis filinon nomatan Sundaniang, la unua hombredata palasa kato vivanta en Ĉinio.

 

Oni diris, ke kvankam ĝi neniam ĝuis liberan vivon en la altebenaĵo, tamen, kiel retfamulo ĝi multe kontribuis al diskonigo pri sia specio, altirinte atenton kaj zorgadon de homoj pri la specio. Krome, ĝi multe kontribuis por hombredado de palasa kato.


Palasa kato estas malalta, same granda kiel kato, kaj pezas inter 2 kaj 3 kilogramoj. Ĝi vivas en dezertoj, herbejoj kaj regionoj de Gobio. Ĝi povas adaptiĝi al malvarmaj kaj dezertaj medioj, kaj ofte troviĝas sole en rokfendetoj. Ĝi estas nokta besto, kun altnivela aŭdvida kapablo, kaj povas rapide kaŝi sin en provizoraj tertruoj, kiam venas danĝero. La longaj haroj kaj lanugoj sur la abdomeno bone konservas varmon, kio helpas ĝin kuŝi sur frosta tero aŭ neĝo dum longa tempo, atendante ĉasadaĵon.


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio