Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yunnan investis 28 milionojn da usonaj dolaroj en la protektado de aziaj elefantoj
2022-10-18

En Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio troviĝas la ununura areo de sovaĝaj aziaj elefantoj en la lando. La monda nombro de aziaj elefantoj malkreskas, sed ilia nombro en Ĉinio kreskas de 180 al pli ol 300 dum la pasintaj 40 jaroj.


La 2-an de februaro 2021, la centro pri kuracado, zorgado kaj reproduktado de aziaj elefantoj celebris la unuan naskiĝtagon de la elefanto Xiaojiu, la naŭa elefanto naskita post natura gravediĝo en la centro. (Foto de Renmin)


En 2008 estis fondita la Centro pri Kuracado, Reproduktado kaj Zorgado de Aziaj Elefantoj en Xishuangbanna-a Taj-a Aŭtonoma Subprovinco. En la pasintaj jaroj, la centro jam sukcese savis pli ol 20 sovaĝajn elefantojn. Laborantoj en la centro vizitas lokajn lernejojn kaj vilaĝojn por veki la konscion de lokanoj pri protektado de elefantoj.


La 22-an de februaro 2021, homoj bredis aziajn elefantojn en Xishuangbanna, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.


Ĝis nun Xishuangbanna rezervas pli ol 533 hektarojn da tero por garantii la manĝadon de elefantoj.


Ekde 2021, Yunnan-provinco investis preskaŭ 28 milionojn da usonaj dolaroj por protekti elefantojn kaj iliajn loĝlokojn. En julio 2021 la Nacia Forstuma Buroo de Ĉinio kaj la registaro de Yunnan-provinco kune proponis la starigon de la Ŝtata Parko de Aziaj Elefantoj por protekti tropikan arbaron kaj redukti konflikton inter lokanoj kaj elefantoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio