Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Serba ĉefministro: Altnivela malfermo de Ĉinio donas disvolvajn oportunojn al ĉiuj landoj
2022-10-18

Lastatempe, serba ĉefministro Ana Brnabić diris en intervjuo, ke sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la lando firme antaŭenigas altnivelan malfermon, liverante disvolvajn oportunojn al ĉiuj landoj de la mondo, kaj Serbio atendas informiĝi pri novaj disvolvaj dispozicioj kaj planoj de Ĉinio el la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

 


Brnabić diris: "La 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ne nur estas unu el la plej gravaj okazaĵoj en la politika vivo de Ĉinio, sed ankaŭ havas gravan signifon al ni serboj. Ĉinio estas unu el la gravaj strategiaj partneroj de Serbio kaj la dua plej granda komerca partnero de la lando, kaj inter la du landoj estas fera amikeco. En la lasta jardeko, la serb-ĉina kunlaboro en diversaj kampoj spertis grandajn ŝanĝiĝojn kaj rapide disvolviĝis. La duflanka kunlaboro multe profitigis Serbion kaj ĝian popolon. Ni atendas aŭdi el la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ informojn de Ĉinio, unu el la plej gravaj landoj en la mondo, kaj akurate informiĝi pri ĝiaj planoj pri la venonta disvolvado."

 

Brnabić emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la teritorian integrecon de Serbio, kaj la subteno de Serbio al la principo de unu Ĉinio ĉiam estas firma, kaj ĝuste pro la persisto pri tiuj ĉi principaj starpunktoj Serbio kaj Ĉinio estas pli proksimaj unu al la alia.

 



(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio