Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Mirindaj 10 jaroj alportis mirindan progreson
2022-10-17

de Chen Ke


En la pasintaj 10 jaroj, la provinco Shaanxi ĉiuflanke progresis: ĝia malnetaenlanda produkto atingis 2.98 miliardojn da juanoj en 2021 el nur 1.41 miliardo en 2012, la averaĝa jara kresko estas 7.3%; ĝia moderna industria sistemo estis starigita, la duonkonduktanta industrio okupas la 4-an lokon en la tuta lando, la monde unua energia centro pri saĝeco kaj nula karbonellaso estis finkonstruita, kaj daǔre pioniras la altteknika flugrobota tekniko; ĝia liberkomerca provzono disvastigis al la tuta lando pli ol 30 spertojn ekhavitajn en reformado, la nombro de konservejoj por impost-garantia varo okupas la ĉampionecon en la mezokcidenta parto de Ĉinio; ĝiaj konstruadoj en vivnivela altigo por popolanoj kaj mediprotekto multe progresis... Tiuj mirindaj 10 jaroj alportis mirindan progreson al Shaanxi.



La provinco ankaŭ plenforte klopodas pri aerkvalito, akvomedio, karbona pinto kaj karbona neǔtraligo kaj tiel plu, kio plie bonigas la vivmedion, harmoniigas la homan vivon kaj la naturon. La regado kontraǔ tera erozio retenis 57 mil kvadratajn kilometrojn da tero en 10 jaroj, la jaraveraĝa nombro de sablo enfluita en la Flva Rivero reduktiĝis ĝis 268 milionoj da tunoj de 830 milionoj en 2000.


Surbaze de tio, la provinco altigas la normojn de socia garantio en sinsekvaj jaroj, kaj starigis 3 specialajn rondojn por helpi tiujn homojn, kiuj estas en mizero aǔ trafis subitan akcidenton. En la provinco nova industrio "flego al maljunuloj plus" estas antaŭenpuŝita, kaj estis konstruitaj 16.5 mil maljunulejoj kun entute 305 mil litoj. Kadre de higieno, en la provinco jam formiĝis soci-garantia sistemo, laŭ kiu en 2021 ĉiu milo da loĝantoj estos servata de 3 kuracistoj, kaj la cifero 1.7-obliĝis kompare kun tiu de 2012. 


Tio ja estas la respondo de Shaanxi por la pasintaj 10 jaroj, kaj certe ĝiaj atingoj ne estas nur tiuj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio