Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 19a Centra Komitato de KPĈ finis sian 7an plenan sesion kaj publikigis komunikaĵon
2022-10-14


La 12-an de oktobro, la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finis sian 7an plenan sesion en Pekino kaj publikigis komunikaĵon.


Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris gravan paroladon en la kvartaga sesio, kiun prezidis la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

 

En la plena sesio estis decidite, ke la 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ inaŭguriĝos la 16an de oktobro en Pekino.

 

Nome de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi prezentis laborraporton al la plena sesio.

 

La plena sesio ankaŭ diskutis kaj adoptis raporton prezentotan de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ, laborraporton de la 19a Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la KPĈ al la 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ kaj projekton de amendo al la Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio.


 

Laŭ la komunikaĵo, la tri dokumentoj estos submetitaj al la venonta 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ por ekzamenado kaj interkonsiliĝo.

 

Dum la sesio, Xi faris klarigajn rimarkojn pri la projekto de raporto de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la 20a Tutlanda Kongreso de la KPĈ. Wang Huning klarigis al la plena sesio projekton de amendo al la Statuto de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

La 7a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ inaŭguriĝis en Pekino la 9an de oktobro, kiun ĉeestis 199 membroj kaj 159 kandidatoj por membroj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ankaŭ membroj de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la KPĈ kaj gvidaj oficialuloj de rilataj sekcioj ĉeestis sen voĉdonrajto.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

(el ĈRI)



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio