Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Robert Lawrence Kuhn: Kial daǔra regado de KPĈ estas la plej bona elekto por Ĉinio
2022-10-13

Dum la pasintaj 30 jaroj, Robert Lawrence Kuhn, prezidanto de Kuhn-fondaĵo, daǔre observas kaj esploras pri Ĉinio. Ĉe la inaǔguro de la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), li diris, ke la kongreso ne nur estigos la projekton por la landa disvolvado en venontaj 5 jaroj, sed ankaǔ aperigos la vojlinion ĝis la jaro 2035 kaj la perspektivon de la 100-jariĝo de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj espereble realiĝos la reprospero de la ĉina nacio. Kaj por la mondo, por kompreni Ĉinion, oni devas scii, kial KPĈ certas, ke ĝia daǔra regado estas la plej bona elekto por Ĉinio.



Kuhn diris, ke Ĉinio jam fariĝis la monde dua plej granda ekonomio kaj merkato, kaj la plej granda industria lando, var-negoca lando kaj fremdvalut-rezerva lando, ĝia okupo de tutmonda ekonomio atingis 18% de antaǔa 11.4%. La pasintaj kvin jaroj estas la tempodaŭro, en kiu Ĉinio sub la gvidado de KPĈ akiris senprecedencajn atingojn. Li diris, ke ekzemple, fronte al la pandemio de KOVIM-19, Ĉinio sukcese reduktis la nombrojn de malsanuloj kaj mortintoj; la ĉina ekonomio povas kreskadi malgraǔ diversaj malfaciloj; la ĉina socio spertas pri forigo de malriĉeco, prosperigo de vilaĝoj kaj realigo de komuna riĉiĝo; kaj la lando estas pli malferma kaj memfida ĉe eksterlandaj aferoj.


Inter la evoluantaj landoj, nur Ĉinio realigis rapidan disvolvadon kaj grandnombran helpon de nuligo al malriĉeco, malriĉaj homoj povas kunĝui la fruktojn de la 40-jara pordmalfermo kaj reformado, tiuj homoj, kiuj restis en mizero, finfine forlasis malriĉecon en preskaǔ 7 jaroj. Kion la mondo povas lerni de Ĉinio? Multe. Certe, la lando klopodas por tio, ke ĝi dividas siajn spertojn kun aliaj landoj, precipe kun la plej malriĉaj landoj, en la kampoj de strategio, strukturo, projekto, sistemo, opinio, ekvilibro kaj tiel plu.


Khun diris: "Mia amiko, kiu loĝas en Ĉinio, demandis min, kial la mondo miskomprenas KPĈ? Laǔ mi, tio iugrade estas semantika demando." En la koncepto de demokratia politiko, la vorto "partio" signifas partion libere konkurencan en medio de plurpartia elektado kun malfermeco. Do, se iu partio ne ĉeestas en tia konkurenco, oni rigardas ĝin kiel nedemokratian. Kaj tio estas malĝusta kompreno pri la ĉina sistemo. La ĉina politika sistemo staras sur malsama disciplino. En Ĉinio, KPĈ estas reganta organizo, sed ne porkonkurenca partio. Ĝi konsistas el eminentuloj el diversaj rondoj, ĝia membraro okupas 7% da loĝantaro kaj havas la taskon reprezenti 100% da ĉinoj. KPĈ ne egalas al la regantaj partioj en okcidentaj landoj.


La esenca karaktero de la socialismo kun ĉinaj trajtoj estas ĝuste la longdaǔra gvidado de KPĈ. Sendube, tia unupartia regado povas realigi redukton de malriĉeco, agadon kontraǔ pandemio, aranĝon de industriaj politikoj kaj aliaj gravaj programoj de la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio